Josef Murĵan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josef MURĴAN, hebree יוסף מורז׳אן, aliaj transskriboj Yosef Murz'anJosef Murjzan (naskiĝis en 1920 en Pollando; mortis la 31-an de januaro 2004 en Bat-Jam (Israelo)) estis israela esperantisto, delegito kaj fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 1979-2001 kaj Esperanto-vortaristo.

Murĵan lernis Esperanton en 1937 kaj instruadis ĝin en multegaj kursoj. En Esperanto-Ligo en Israelo li aktivis kiel komitatano, redaktoro de la revuo Nia Ligilo kaj membro de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 85-a Universala Kongreso (UK) en 2000 en Tel-Avivo.

Li iniciatis, kompilis kaj redaktis plurajn Esperanto-eldonaĵojn, inter ili Antologio de Hebrea poezio (1987). Murĵan prilaboris ambaŭ direktojn de vortaro hebrea-Esperanta-hebrea, nome Praktika vortaro hebrea-Esperanta (1989) kaj Plena vortaro Esperanta-hebrea (2000).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1977: Nova praktika vortaro Hebrea-Esperanta. Tel Aviv: J. Murĵan, 1977. 161, [1] p. — 13x11 cm. ĉirkaŭ 9.000 kapvortoj. Hebrea → Esperanto
  • 2000: Plena vortaro Esperanta-hebrea. Tel-Aviv: Josef Murĵan, 2000. 170 (340), 8 p. — 25 cm. ĉirkaŭ 10.000 kapvortoj. Esperanto → hebrea