Josef Schiffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Schiffer
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1939 (1939-04-29) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Kunsido de la unua estraro de la freŝfondita asocio BAVELO. De maldekstre: Bernhard Eichkorn, Helga Windisch, Maria Vitalyos, Alois Eder, Siegfried Krüger, Josef Schiffer, Irmtraud Bengsch. Mankas la prezidanto Richard Reuchlin.

Josef SCHIFFER, (* 1939 en Nordrejn-Vestfalio, mortis la 22-an de junio 2020 en Villingen) estis germana esperantisto kaj instruisto pri la lingvoj angla kaj franca.

Li studis en la universitato de Kolonjo. Li estis reallerneja instruisto pri la angla kaj franca, poste fakinstruisto pri la angla en meti-faklernejo.

En 1977 li esperantistiĝis, fondis la Esperanto-grupon de Villingen-Schwenningen, kaj dekomence gvidis ĝian Esperanto-instruadon. Dum multaj Esperanto-seminarioj li instruis Esperanton en diversnivelaj kursoj. Kiel komisaro pri ekzamenoj de Germana Esperanto-Instituto li preparis kaj gvidis plurajn ekzamenojn.

En BAVELO, la federacilanda Esperanto-ligo de Baden-Virtembergo li kunlaboris dekomence, unue kiel estrarano kaj poste kiel komisiito. Li estis membro de UEA kaj UEA-delegito.

Kerno de lia Esperanto-instruado estis liaj lernolibroj de la MIA-SERIO. Kun permeso de la verkisto du el ili estas uzataj por lingvokurso en radio.

Josef Schiffer estis la edzo de la esperantistino Maria Schiffer, longjara kasistino de BAVELO. En 2010 ambaŭ estis nomumitaj honoraj membroj de BAVELO.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]