Josef Taubmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Taubmann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1882 (1882-11-30)
Morto 30-an de novembro 1960 (1960-11-30) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Josef TAUBMANN (1883-1961), ankaŭ konata kiel Lehrer Taubmann (t. e. Instruisto Taubmann), estis ĉeĥ-germana esperantisto. Li verkis lernolibrojn por germanaj gimnazioj (1913, 1920), kiu atingis pli ol 20 000 ekzemplerojn kaj multaj reedonojn, kaj Esperantan Krestomation (1921). Krome li estis redaktoro de la revuo „Marto“.

Post la 2-a Mondmilito li loĝis en la germana urbo Schriesheim, kie li aktivis en la restarigo de la germana Esperanto-movado, ekzemple kiel aŭtoro de informiloj kaj gazetartikoloj. En 1960 li ricevis honorinsignon de Germana Esperanto-Asocio.

Lia filo Horst Taubmann (1934-2017) estis ĵurnalisto kaj kompilis en 1987 okaze de la 100-jara jubileo de Esperanto tre favoran, kortuŝan 90-minutan radioelsendon, kiun dissendis multaj germanaj radiostacioj.

Instrumetodo[redakti | redakti fonton]

El la dupaĝa germana antaŭparolo de lia instrulibro li sciigas, kiel li lernigis Esperanton: :„La lernanto devas depost la unua horo legi, skribi kaj paroli nur en la fremda lingvo ne pri ĝi".

La lecionoj enkondukiĝis laŭ jena ordo:

  • Demandaj vortoj ki-u, -o, -a, -e, kiom da; ĉu, jes, ne;
  • personaj pronomoj;
  • komplementoj;
  • En la 6-a leciono interparolado;
  • En la 7-a: kalkulprocedoj.
  • En la 9.a jam estas skribata letero pri la grupa vivo.

Tiel Taubmann per 15 tripaĝaj lecionoj havigas la lingvan materialon por la ĉiutaga vivo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • „Esperanto-Leitfaden mit Sprechübungen“, mit Erlaß d. Min. für Schulwesen und Volkskultur vom 7. XII. 1921 zum Unterrichtsgebrauch an Bürgerschulen mit deutscher Unterrichtssprache zulässig erklärt. 1. Aufl. 1920 120 pĝ.
Citaĵo
 Tiu-ĉi broŝuro estas la germana traduko de la bonega, ĉie konata « Brochure rouge» de la firmo Hachette & Cie. 
— Belga Esperantisto n.023-024 (sep-okt 1910)
  • „Uebungsbuch zum Esperanto-Leitfaden mit Sprechübungen", 1924, 75 pĝ.