Josef Zauner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Zauner
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1895 (1895-11-18)
en Fântânele
Morto 1-an de januaro 1959 (1959-01-01) (63-jaraĝa)
en Timișoara
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco GermanioRumanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Josef ZAUNER (naskiĝis la 18-an de novembro 1895 en Engelsbrunn, Transilvanio/Rumanio; nun la vilaĝo nomiĝas Fântânele kaj estas parto de la urbo Arad, mortis en 1959 en Timiŝoaro), estis germana instruisto, librovendisto kaj esperantisto.

Dum kelkaj jaroj, li laboris kiel instruisto en Neupetsch (Peciu Nou). En 1921 li starigis eldonejon por varbado pri vizia "Uniĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo" (UŜE) en Lepsiko, sed jam rapide la eldonejo translokiĝis al la urbo Timiŝoaro, kie Josef Zauner fondis librovendejon kun la Esperanta nomo "Libro" sur la urbocentra katedrala placo.

Li estis la unua homo, kiu fervore engaĝiĝis por komuna eŭropa mono kaj sekve povas esti rigardata kiel pioniro de la eŭro. Dum la dua mondmilito, li kaj lia verkaro certagrade forgesiĝis; tamen liaj germanlingvaj libretoj "Der Weg zur Europa-Partei" ("la vojo al eŭropa partio", 1931) kaj "Genf oder Eŭropa-Centro" (germane kun tiu Esperanto-vorto, "Ĝenevo aŭ Eŭropa-Centro", 1936) konserviĝis en Germana Esperanto-Biblioteko.

En "Genf oder Eŭropa-Centro" Zauner klopodas adapti siajn ideojn pri Unuiĝanta Eŭropo al la "novaj cirkonstancoj", kiujn li nomas "maltoleremaj reĝimoj". Li nomas eŭropismon "nacia ideologio" kaj proponas kunigi la naciajn movadojn en la unuopaj ŝtatoj al unueca "Eŭropa nacia fronto". En Hitlera Germanio, proksime al Regensburg, estu fondata Eŭropa Centro kun grandega flughaveno, kie la eŭropanoj sentu fortan bezonon de Esperanto (kiun li nomas "eŭropa lingvo").

De 1930 ĝis 1937 Zauner redaktis kaj eldonis la gazeton UŜE-eĥo.

En 1939 kaj 1941 Josef Zauner publikigis sub la pseŭdonimo Josef Düa du broŝurojn pri ideoj teknikaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Josef Zauner, Der Weg zur Europa-Partei, Timişoara 1931
  • Josef Zauner, L' eŭropanismo, Timişoara 1934
  • Josef Zauner, Genf oder Europa-Centro?, Timişoara 1936
  • Josef Zauner, Europäer, lernt europäisch! Lehr-, Übungs-, Kontroll- und Wörterbuch der europäischen Sprache, Timişoara 1939 (Esperanto-lernolibro)
  • Josef Düa, Warum kein Schwingenflug?, Timişoara 1939
  • Josef Düa, Das Schlagflächengesetz, Timişoara 1941




Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Josef ZAUNER (cauner) (ps. J. Düa), germano, libristo. Nask. 18 nov. 1895 en Engelsbrunn (Rumanujo). Fondis la UŜE-eldonejon en Leipzig, 1921 kaj depost tiu tempo estas inicianto kaj ĉefa laboranto por la UŜE-programo: Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo. Depost 1930 eld. kaj red. la gazeton UŜE-EĤO, organo de la eŭropanismo en Timiŝoara. En 1932 fondis la Klubon de la UŜE-amikoj en R. Pro diversaj motivoj propagandas E-n kiel eŭropan lingvon. Verkis: „La elvojo UŜE“ 1923 (ankaŭ germane), kaj „Der Weg zur Europa-Partei“ (La vojo al Eŭropa Partio), 1931; „La Eŭropanismo“.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]