Josefa kaj Růžena Blažkovi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josefa kaj Růžena Blažkovi
Persona informo
vdr

Josefa kaj Růžena Blažkovi (naskiĝintaj la 20-an de januaro 1878 - mortintaj la 30-an de marto 1922) estis fratinoj - siamaj dunaskitoj. Ili naskiĝis en familio de Blažkidoj en Skrýchov u Opařan. Josefa kaj Růžena estis kunkreskintaj en tereno pelva, ili havis do komunajn organojn urinajn, anusajn kaj vaginajn. La fratinoj havis evoluintaj du parojn da kruroj. Tial ili povis tute normale iradi. Kirurgia operacio ne estis konsiderata. La unua, kiu interesiĝis pri ili, estis grafo Nádherný. Ili lernis krom baza lernado la germanan kaj la francan, kantadon, sciis ludi violonon kaj ksilofonon.

Neniu scias kiel, sed Růžena fariĝis patrino. Propre anatomie ambaŭ, sed nur ŝi seksumadis kun viro. Neniu scias, ĉu tio estis ilia impresario aŭ iu el membroj de varieta grupo. Ŝi neniam edziniĝis, ŝia edzo estus teorie bigamisto. La dunaskitoj naskis (alie oni ne povas diri tion) en praga sanatorio en la jaro 1911 filon Franciskon. Post la unua mondmilito ili vojaĝis denove al Usono. Unu el ili grave malsaniĝis je pulmoinflamo. Ili mortis samtempe la 30-an de marto 1922 en aĝo 44 jaroj. Cindrujo estas metita en familia tombo en Sepekov.