José María Escrivá de Balaguer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Escrivá de Balaguer
Persona informo
Josemaría Escrivá de Balaguer
Naskonomo José María Julián Mariano Escrivá Albás
Naskiĝo 9-an de januaro 1902 (1902-01-09)
en Barbastro
Morto 26-an de junio 1975 (1975-06-26) (73-jaraĝa)
en Romo
Mortis per malsano vd
Tombo prelatic church of Our Lady of Peace vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanaitala vd
Loĝloko BarbastroLogronjoZaragozoMadrido • Villa Tevere vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Faculty of Law of the University of Zaragoza • Universitato Centra de Madrido • Pontifika Laterana Universitato • San Lorenzo School of the Piarists vd
Familio
Patro José Escriba y Corzán vd
Patrino María de los Dolores Albás y Blanc vd
Gefratoj Santiago Escrivá de Balaguer y Albás • Carmen Escrivá de Balaguer y Albás • María Asunción Escrivá Albás • María de los Dolores Escrivá Albás • María del Rosario Escrivá Albás vd
Parencoj Mariano Albás Blanc vd
Profesio
Okupo romkatolika sacerdoto • verkistoadvokato vd
Verkado
Verkoj Opus Dei vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Josemaría Escrivá de Balaguer (naskiĝis en Barbastro, Huesca la 9-an de januaro 1902, mortis en Romo la 26-an de junio 1975) estis hispania sacerdoto kaj katolika sanktulo, fondinto de Opus Dei. Li naskiĝis kiel José María Escrivá de Balaguer y Albás, nomo kiun li poste ŝanĝis al la plej konata Josemaría, kun kiu li estis sanktigita.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis José Escrivá y Corzán kaj María Dolores Albás y Blanc. Li havis 4 gefratojn inter kiuj 2 fratinoj mortis estantaj ankoraŭ infanaj.

En 19171918 li sentis ke Dio petis ion de li, kaj decidis fariĝi sacerdoto. Post tio li studis en la seminarioj de Logronjo kaj Zaragozo, kie li fariĝis sacerdoto en 1925. Lia patro mortis en 1924, sen vidi tion.

En 1928 li fondis Opus Dei (latine verko de Dio), kiu ebligas al katolikoj sekularaj vojon religian de alproksimiĝo al sankteco. Li kuraĝigis la piulojn libere partopreni la politikan kaj ekonomian vivon.

Liajn ĉefajn pensojn li verkis en la libro Vojo, unue publikigita en 1939 kaj tradukita al pli ol 40 lingvoj, inter kiuj Esperanto.

En la 40-aj jaroj Escrivá komencis la ekspansion de Opus Dei. Li translokiĝis en 1946 al Romo, kie li klopodis gajni la eklezian aprobon de sia organizaĵo.

En 1968 li estis nomumita Markizo de Peralta.

En 1972 li vojaĝis al Hispanion, kaj en 1974 kaj 1975 al Amerikon, sterninta sian instruecojn pri la universala voko al la sankteco.

José María Escrivá forpasis en 1975. Post rapida procezo, sub la regado de Papo Johano Paŭlo la 2-a, li estis beatigita en majo 1992 kaj kanonizita la 6-an de oktobro 2002.

Polemikoj[redakti | redakti fonton]

Oni diris ke post la Hispana Enlanda Milito, li akiris proksimecon al la reĝimo de Francisco Franco, ĉar inter liaj ministroj troviĝis kelkaj anoj de la organizaĵo, kvankam ankaŭ membroj de Opus Dei estis eĉ deportitaj de Hispanio dum la reĝimo.