Josep Comas i Solá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josep Comas i Solá
Persona informo
NomoJosep Comas i Solá
Dato de naskiĝo19-a de decembro 1868
NaskiĝlokoBarcelono
Dato de morto2-a de decembro 1937
MortolokoBarcelono
Aĝo je morto68
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj scienca popularigisto
Geografio
ŜtatoKatalunio
Lingvoj
Parolata lingvokataluna lingvo, hispana lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoPrix Jules Janssen [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Josep Comas i Solá (naskiĝis la 19-an de decembro 1868 en Barcelono, mortis la 2-an de decembro 1937 en Barcelono) estis kataluna astronomo kaj scienca popularigisto.

De sia junaĝo li interesiĝis pri sciencoj. Je sia 15-a jaro li publikigis en la franca sciencrevuo L'Astronomie la rezulton de eksploroj pri meteorŝtonon falintan apud Taragonon. Li faris ankaŭ observon pri luna eklipso kaj la meteorfluo Andromedidoj de novembro 1885.

En 1886 li komencis lerni pri fiziko kaj matematiko en la Universitato de Barcelono. En 1890 li studis Marson kaj faris de tiu planedo mapon, kiun li prezentis al la reĝa Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Barcelono. Estas notinde, ke tiu mapo kontraŭis la teorion tiam proponita de Percival Lowell, kiu volis vidi kanalojn sur tiu ĉi planedo.

Li studis ankaŭ Jupiteron kaj Sunon, kaj mezuris la rotacian rapidecon de Saturno (planedo). Li observis la naturajn satelitojn de tiuj ĉi planedoj. En 1907 li rimarkis la malheliĝon de la rando de la disko de Titano, pruvo ke ĉi tiu luno havas atmosferon.

Li malkovris dekunu asteroidojn, la periodan kometon 32P/Comas Solá, kaj, kun la rusa astronomo Grigorij Abramoviĉ Ŝajn, kunmalkovris la ne-periodan kometon C/1925 F1 (Ŝajn-Comas Solá).

Malkovritaj asteroidoj : 11
804 Hispania 20-a de marto 1915
925 Alphonsina 13-a de januaro 1920
945 Barcelona 3-a de februaro 1921
986 Amelia 19-a de oktobro 1922
1102 Pepita 5-a de novembro 1928
1117 Reginita 24-a de majo 1927
1136 Mercedes 30-a de oktobro 1929
1188 Gothlandia 30-a de septembro 1930
1626 Sadejo 10-a de januaro 1927
1655 Comas Solá 28-a de novembro 1929
1708 Pólit 1-a de decembro 1929

Kiel scienca popularigisto li verkis plurajn librojn pri astronomio: Astronomía y Ciencia General (1907), El cielo. Novísima astronomía ilustrada (1929), plurajn librojn pri tertremoscienco kaj unu verkon de zetetiko: El espiritismo ante la ciencia, kritika studo pri la tiam laŭmodaj fenomenoj de spiritismo.

Li estis la unua prezidento de la Sociedad Astrónomica de España y América kaj direktoro de la Observatorio Fabra.

Oni donis lian nomon al la marsa kratero Comas Solà.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]