Josep Guardiola i Grau

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josep GUARDIOLA i GRAU, kreanto de planlingvo Kosmal Idioma kaj malrekta protektanto de fama arkitekto Antoni Gaudí, naskiĝis en 1831 en L'Aleixar kaj mortis en 1901. Vivis en Gvatemalo, estis akciulo de Panama kanalo, kie li riĉiĝis. Post riĉiĝo, konstruis hospitalon, orfanejon, cemiterion kaj aliajn publikajn konstruaĵojn en L'Aleixar.

Publikigis la Kosmal Idioma-n, sed ne divastigis ĝin.

Kiam li estis 60-jaraĝa, edziĝis al junulino Roser Segimon i Artells kiu tuj vidviniĝis. Roser kontraktis Gaudi por konstrui palacon "La Pedrera", unu el ĉefaj verkoj de la monda moderna arkitekturo.