Joseph Banks Rhine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Banks Rhine
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1895 (1895-09-29)
en Juniata County
Morto 20-an de februaro 1980 (1980-02-20) (84-jaraĝa)
en Hillsborough
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater College of Wooster • Ohio-Norda Universitato
Okupo
Okupo botanikisto • parapsikologo
vdr

Joseph Banks RHINE, naskita la 29-an de septembro 1895 en Waterloo, mortinta la 20-an de februaro 1980 en Hillsborough, ofte mallonge nomata J. B. Rhine, estis botanikisto, psikologo kaj pioniro de parapsikologio.

Rhine studis ĉe Norda Universitato de Ohio, La Kolegio de Wooster kaj Universitato de Ĉikago; tie ĉi li magistriĝis pri botaniko en 1923 kaj doktoriĝis samfake en 1925. En 1927 li transiris al Duke-Universitato en Durham en Norda Karolino por labori ĉe la psikologo William McDougall. Kun lia subteno kaj kun sia edzino Louisa li fondis parapsikologian laboratorion kaj evoluigis parapsikologion al rekonata sciencobranĉo.

Fama eksperimento lia uzis kartojn, kiujn li nomis laŭ sia kolego Karl Zener.

Oni kritikis al Rhine, ke li ne malkaŝis la nomojn de asistantoj, kiuj falsis rezultojn de eksperimentoj por igi ilin pli interesaj. Li tamen deklaris, ke ĉiujn rezultojn de la trompintoj li forigis.

Post lia morto lia edzino transprenis lian oficon kiel prezidanto de Society for Psychical Research.