Joseph Bienaimé Caventou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Bienaimé Caventou
(1795-1877)
franca kemiisto
franca kemiisto
Persona informo
Joseph Bienaimé Caventou
Naskiĝo 30-a de junio 1795
en Saint-Omer,  Francio
Morto 5-a de majo 1877
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Akademio de Sciencoj de Francio
Altranga Lernejo pri Farmacio de Parizo
Hôpital Saint-Antoine
Profesio
Okupo kemiistoapotekisto • biokemiisto vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jozefo Bjenemeo Kaventuo (1795-1877) estis franca kemiisto, apotekisto, toksologo, profesoro pri kemio de la Altranga Lernejo pri Farmacio de Parizo. Kune kun Petro Jozefo Peletiero (1788-1842), li estis pioniro en la uzo de malpezaj solvaĵoj por izolado de sennombraj aktivaj principoj eltirataj de plantoj kaj same plenumis esplorojn pri la vegetalaj alkaloidoj. Kaventuo kaj Peletiero izolis la jenajn substancojn:

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vomnukso, planto el kie oni ekstraktas la strikninon

Jozefo Kaventuo estis filo de apotekisto, kun kiu li faris siajn unuajn studojn pri apoteko. En 1816, li eniris en la Lernejo pri Apoteko kie pli malfrue li oficis kiel apotekisto en la Hospitalo Sankta Antono, kie al li estas destinita tre bone ekipita laboratorio, kiu permesis al li plenumi siajn kemiajn esplorojn. De 1826, li instruis en la Altranga Lernejo pri Apoteko, kie en 1830, li estis vic-profesoro pri kemio, kaj en 1835 li estis nomumita profesoro pri toksologio.

Li, dum 25 jaroj (1817-1842), kunlaboris kun Petro Jozefo Peletiero (1788-1842), kiu same estis apotekisto kaj kemiisto, kaj kunaj ili plenumis sennombrajn esplorojn kiuj kondukis al spektaklecaj rezultoj, per izolado de kelkaj vegetalaj aktivaj principoj, al kiuj ili nomis Alkaloidoj, kiuj estas nitrogenhavaj substancoj dotitaj per povoplenaj farmaciaj proprecoj. Ili estis la unuaj kiuj izolis la verdan substancon de la plantoj, al kiuj ili nomis klorofilo.

Poste, ili sin turnis al la izolo de substancoj kiuj estas venenaj kaj studis ties efektojn. Ili spertis plej grandan sukceson dank'al izolo de la kinino ekstraktata de la vomnukso, kiu donis al ili premion de 10 mil francaj frankoj fare de la Akademio de Sciencoj de Francio. Kaventuo ankaŭ konstruis kininofabrikon en Parizo. Kune kun Peletiero, ili ankaŭ izolis la karminatan acidon, la kolĉikinon[6], kaj la veratridinon.

Li estis omaĝita per luna kratero ricevis lian nomon.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]