Joseph Bonaparte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Bonaparte

Joseph-Napoléon BONAPARTE, reĝo de Napolo kaj Sicilio, reĝo de Hispanio kaj grafo de Survilliers, (n. la 7-an de januaro 1768 en Corte - m. la 28-an de julio 1844 en Florenco) estis la pli aĝa frato de la franca imperiestro Napoleono la 1-a, kiu nomumis lin reĝo de Napolo kaj Sicilio (1806-1808) kaj poste reĝo de Hispanio.

Joseph Bonaparte restis reĝo de Hispanio ekde la 6-a de junio 1808 ĝis la 11-a de decembro 1813, sed fakte revenis al Francio de la 13-a de junio 1812. Dum tiu tempo estis la politika referenco de la franca okupado de la lando kaj de la hispanoj kiuj apogis ĝin, sed tute la celo de la kritikoj de la hispanoj kiuj ribeliĝis kontraŭ tiu; laŭ moknomo li estis nomita "Pepe Botella" (Joĉjo Botelo) laŭ supozata drinkemo kaj laŭ tiu nomo ankoraŭ estas konata inter hispanoj. Li poste vivis iom da tempo en Usono (precipe en Novjorko kaj Filadelfio) sed sekve revenis al Eŭropo kaj mortis en Florenco.

Antaŭe:Reĝo de HispanioPoste:
Ferdinando la 7-a18081813Ferdinando la 7-a
Antaŭe:Reĝo de NapoloPoste:
Ferdinando la 4-a18061808Joachim Murat