Joseph Cardijn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Cardijn
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1882 (1882-11-18)
en Schaarbeek, Province of Brabant,  Belgio
Morto 25-an de julio 1967 (1967-07-25) (84-jaraĝa)
en Loveno, Province of Brabant,  Belgio
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo Preĝejo de Nia Sinjorino, Laken
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Katolika universitato de Loveno • Grand Seminary Mechelen
Memorigilo Joseph Cardijn
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
Verkoj Kristana laborista junularo
vdr

Jozef CARDIJN [kardejn] (naskiĝis la 18-an de novembro 1882 en Schaerbeek (Bruselo), mortis la 25-an de julio 1967 en Loveno (entombigita en Laken (Bruselo) estis belga kardinalo, fondinto de la Katolieke Arbeiders Jeugd (Katolika Laborista Junularo, mallonge KAJ/CAJ). En 1906 li estis ordinata al sacerdoto kaj en 1965 al episkopo.

Lia celo estis evoluigi la apostolecon de la laikoj en la katolika eklezio. La tasko de la laikoj en la eklezio estas speciale la servo por la mondo, kiun povas plenumi neniu alia ol ili. Tiun interpretadon de la laika apostoleco en la mondo pravigis en la katolika eklezio ankaŭ la Dua Vatikana Koncilio. Jozef Cardijn klopodis realigi siajn viziojn de la laika apostoleco precipe en la Katolika Laborista Junularo KAJ. Ekde 1912 li formis en Bruselo grupojn, poste mondvaste organizojn de la katolika junulara laboristaro, kiuj disvastiĝis ĝis lia morto en multaj landoj kaj estis oficiale agnoskitaj kiel reprezentantoj de la laborista junularo i.a. de la Vatikano kaj ankaŭ de multaj internaciaj politikaj institucioj.