Joseph Diescho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Diescho
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1955 (1955-04-10) (69-jaraĝa)
en Andara
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Namibio vd
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato de Fort Hare vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • sindikatisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Profesoro Joseph Diescho (pron. Ĝozef Diesko) (naskiĝis je la 10-a de aprilo , 1955, Andara, Namibio) estas Namibia romanisto kaj politika analizanto. Li ĉeestis la Universitaton de Harareo en Sud-Afriko kie li studis juron kaj politikan sciencon. Kiel studento li laboris kontraŭ la apartisma sistemo kaj malliberiĝis en Peddie kaj en Orienta Londono. Laborante por diamantmineja kompanio, li helpis fondi sindikaton. En 1984 li iĝis stipendiulo Fulbright ĉe la Universitato Kolumbio, Novjorko.

Li estis premiita televida anoncisto por la Usona publika televidprogramo Kursiva Sud-Afriko Nun (angle:"South Africa Now"}. En 1997-8, li fondis kaj prezentis "La Grandan Perspektivon" (angle: "The Big Picture"), ĉiusemajnan ekonomian kaj politikan analizprogramon per SABC 2.

Lia romano "El la Suno Naskita" (angle: "Born of the Sun") publikiĝis en Usono en 1988 kaj lia dua romano "Vorticaj Akvoj" (angle: "Troubled Waters") publikiĝis en 1993. Li estas unu el la malmultaj aŭtoĥtonaj verkistoj de Namibio.

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  • Profile of Joseph Diescho. Contemporary Africa Database, 2003. [1]
  • "Joseph Diescho". Contemporary Authors, Gale, 2002.
  • Diescho, Joseph, with Celeste Wallin. Born of the Sun: a Namibian Novel. New York: Friendship Press, 1988.