Joseph Ducreux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Ducreux
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1735 (1735-06-26)
en Nancio
Morto 24-an de julio 1802 (1802-07-24) (67-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patrino Madame Ducreux
Infano Rose-Adélaïde Ducreux
Okupo
Okupo pentristo • konstrua desegnisto • gravuristo • portretisto • grafikartisto • vidartisto
vdr
memportreto, oscedanta, ĉ. 1783

Barono Joseph Ducreux (naskiĝis la 26-an de junio 1735, mortis la 24-an de julio 1802) estis franca nobelo, portretisto, pastelkrajona desegnisto, miniaturisto kaj gravuristo, kiu estis sukcesa portretisto en la kortumo de Ludoviko la 16-a, reĝo de Francio kaj Navaro, kaj daŭrigis sian karieron post la Franca Revolucio. Li nomumiĝis barono kaj premier peintre de la reine (Unua pentristo de la Reĝino), kaj realigis la lastan portreton de la reĝo antaŭ ties ekzekuto. Liaj malpli formalaj portretoj vidigas lian fascinon por fizionomio kaj montras lian intereson vastigi la gamo de vizaĝaj esprimoj en pentrado preter tiuj de oficialaj portretoj.