Joseph E. Stiglitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph E. Stiglitz
Nobel-premiito
Persona informo
Joseph Stiglitz
Naskonomo Joseph Eugene Stiglitz
Naskiĝo 9-an de februaro 1943 (1943-02-09) (81-jaraĝa)
en Gary, Indianio,  Usono
Lingvoj angla vd
Loĝloko GaryIndianio vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kolegio Fitzwilliam • Amherst College • Masaĉuseca Instituto de TeknologioUniversitato de Ĉikago vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Anya Schiffrin vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto • scienca verkisto • verkisto de nefikcio • profesorokritikistoverkisto vd
Laborkampo ekonomiko • screening vd
Doktoreca konsilisto Robert Solow vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph Eugene Stiglitz (n. 9-an de februaro 1943 Gary, Indianao, Usono) estas usona ekonomikisto. Li ricevis Nobel-premion pri ekonomio[1] en 2001 pro ellaboro de la ĝenerala koncepto de la asimetriaj merkataj informoj kaj pro bazigo de la informatika ekonomiko (kun George A. Akerlof kaj Michael A. Spence).

Li studis en Amherst College, doktoriĝis (Ph. D.) en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio en 1967, poste esplorlaboris en la Kembriĝa Universitato. Li estis ekde 1970 instruisto de Universitato Yale, pli poste gastpreleganto de la Princeton-a kaj Oksforda universitatoj. Li laboris ekde 1988 profesoro de Stanford-a Universitato, krom tio li laboris ankaŭ kiel vicprezidanto de la Monda Banko (1997–99) kaj ĉefa konsilisto de Bill Clinton, usona prezidento (1993–97). Li estis ekde 1999 ankaŭ profesoro de Columbia Business School (Universitato Kolumbio, Novjorko).

Li analizis en multaj terenoj de la ekonomiko la problemon de la asimetriaj informoj.

En la filmo Der große Ausverkauf („La granda disvendo“) (Germanio, 2007) aperas partoj de intervjuo kun li, en kiu li akre kritikas la politikon de privatigo de publikaj retoj (akvo, kurento, ...)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]