Joseph Goupy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Goupy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1689 (1689-01-01)
en Londono
Morto 1-an de januaro 1769 (1769-01-01) (80-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo pentristo • scenografo • artisto
vdr

Joseph GOUPY (ĉirkaŭ 1689–1769) estis angla gravuristo, pentristo, scendesegnisto kaj akvarelisto. Li estis de franca deveno kaj laboris en Londono ekde almenaŭ 1711.

Li uzis siajn konektojn kun la reĝa familio por ekfari pentritajn snuf-skatolojn por la reĝo Georgo la 1-a. Li laboris konsistente dum 20 jaroj por John Hedges, trezoristo de Frederick, Princo de Kimrio, por kiu Goupy pentris serion de Raphael Cartoons. Li estis ankaŭ pentristo de ventumiloj.

Karikaturo de Handel fare de Joseph Goupy (1754).

Li miksiĝis kun kolegaj artistoj, muzikistoj kaj kolektantoj kiel William Hogarth kun kiuj li kampanjiis sukcese por la garantiado de la kopirajto de desegnistoj de presaĵoj en 1735.

Li amikiĝis kun Georg Friedrich Händel kaj faris konatan karikaturon de li (vidu maldekstren).