Joseph Haydn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joseph Haydn 1791
Oleopentraĵo de Thomas Hardy

Franz Joseph HAYDN ([fʀanʦ ˈjoːzɛf ˈhaɪdən], esperantigite Franc Jozef Hajdn), li neniam uzis la nomon Franz; n. 31-an de marto 1732 en Rohrau, Malsupra Aŭstrio; m. 31-an de majo 1809 en Gumpendorf) estis gvida aŭstra komponisto de la Viena klasikismo. Li estis frato de la komponisto Michael Haydn kaj de la tenoro Johann Evangelist Haydn.

Haydn pasigis la plej grandan parton de sia kariero kiel kortegomuzikisto kaj direktis la orkestron kaj la operon de la bienhava familio Esterházy je ties vilao, por kiu li devis komponi la muzikon. La efikon de la izoliteco disde aliaj komponistoj kaj la tendencoj de la muziko li priskribis per la konata citaĵo: „Mi estis apartigita de la mondo, neniu en mia proksimeco povis frenezigi min je mi mem kaj torturi, kaj tiel mi devis originaliĝi.“

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

La devena regiono de Joseph Haydn

Haydn naskiĝis kiel filo de ĉarfaristo en la vilaĝo Rohrau (Malsupra Aŭstrio) proksime de la tiama aŭstra-hungara landlimo. Liaj gepatroj ja ne scipovis legi notojn, sed laŭ la memoroj de Haydn lia familio kaj ĝiaj najbaroj ofte kantis. Oni malkovris lian muzikan talenton, kiam li estis infaneto, kaj en 1737 aŭ 1738 sendis lin en la aĝo de kvin aŭ ses jaroj al parencoj en la proksima Hainburg ĉe Danubo, por eduki lin kiel ĥorkantiston. En la jaro 1740 Georg von Reutter, muzika direktoro de la Stefana katedralo en Vieno, atentiĝis pri Haydn, kiam li vojaĝis tra la provincoj por trovi talentajn ĥorknabojn. Li kunirigis Haydn al Vieno, kie li vivis naŭ jarojn kiel ĥorkantanto, el tiuj la lastajn kvar jarojn kune kun sia pli juna frato Michael. Tie Haydn ricevis kantan, pianan kaj violonan instruojn. Reutter korektis la unuajn komponaĵojn de Haydn, sed ne donis al li regulan kompozician instruon. Tamen Haydn lernis multon – plejparte meminstrue kaj verŝajne ankaŭ per tio, ke li jam junaĝe estis je loko grava por la muziko. Ĉu li jam tiutempe aŭ en postaj jaroj trastudis Der vollkommene Capellmeister (La perfekta orkestrestro) de Johann Mattheson kaj Gradus ad Parnassum de Johann Joseph Fux, laŭ la fontoj ne unusence decideblas. Ambaŭ verkojn la plenkreskinta komponisto nomis fundamentaj por sia evoluo.

En 1749 Haydn estis korpe tiom maturiĝinta, ke li ne plu povis kanti la altajn voĉojn en la ĥoro. Li estis maldungita kaj komencis karieron kiel liberprofesia muzikisto. Dumpase de ĉi tiu malfacila periodo, kiu daŭris dek jarojn, Haydn havis multajn diversajn postenojn, i.a. kiel ĉambroservisto kaj akompananto de la itala komponisto Nicola Porpora. Li klopodis forigi la mankojn de sia edukado, kaj finfine komponis siajn unuajn arĉkvartetojn kaj sian unuan operon. Dum ĉi tiu tempo la profesia renomo de Haydn pli kaj pli kreskis.

Ekde 1754 la juna Haydn instruis pianoludadon al la posta komponistino Marianna Martines, naskiĝinta en 1744 en Vieno. Jam komence de ĉi tiu instruo Marianna Martines bonege ludis. Haydn loĝis en la sama domo kaj instruis ŝin kompense de senpaga nutrado.

Supozeble en 1757 Haydn ektenis sian unuan gravan postenon kiel muzikdirektoro de la grafo Karl von Morzin je Kastelo Lukavec ĉe Pilseno. Je ĉi tiu jaro Haydn datas sian unuan simfonion komponitan en la servo al Morzin. Kiel muzikdirektoro li direktis malgrandan orkestron kaj por ĉi tiu ensemblo li komponis siajn unuajn simfoniojn. Arĉtrioj, kasacioj kaj arĉkvartetoj baldaŭ disvastiĝis, ofte per kopioj, tamen ne atingis presadon.

Grafo Morzin baldaŭ poste havis financajn malfacilaĵojn devigantajn lin, rezigni siajn muzikajn entreprenojn, sed Haydn baldaŭ ekhavis similan postenon (1761) kiel vicorkestrestro de la familio Esterházy, unu el la plej riĉaj kaj renomaj en la Danuba Monarkio. Post kiam finfine en 1766 mortis la antaŭa orkestrestro, Gregor Werner, Haydn avancis kiel unua orkestrestro.

Orkestrestro ĉe Esterházy[redakti | redakti fonton]

Kiel livrea muzikisto en la rango de domoficiro de familio Esterházy Haydn sekvis la familion en la tri ĉefrezidejojn: la familia rezidejo en Eisenstadt, ĉ. 50 km for de Vieno; vintra palaco en Vieno, kaj Eszterháza, granda nova kastelo konstruita en la kampara Hungario en la 1760-aj jaroj. Haydn havis vastan kampon de respondecoj, i.a. komponi, direkti la orkestron, ludi ĉambromuzikon por kaj kun sia patro kaj finfine aranĝi la operproduktadojn. Malgraŭ la eksternorma laborkvanto Haydn sin sentis feliĉa sur sia posteno. La princoj Esterházy (komence Paul Anton, poste precipe Nikolaus la 1-a) estis muzikamantoj, kiuj ŝatis lian laboron kaj donis al li la bezonatan sferon por lia artista evoluo, inter tio la ĉiutagan aliron al lia orkestro.

En la jaro 1760, kun la sekureco de sia orkestrestro-pozicio, Haydn edziĝis. Li kaj lia edzino, denaska Maria Anna Keller, ne bone interrilatis. Maria Anna ne povis naski, kion Haydn ege bedaŭris. Sen iu ajn pruvo oni ĉiam denove suspektumas, ĉu li estis patro de la filo de Luigia Polzelli, kantistino en la Esterházy-entrepreno, kun kiu Haydn tenis iom longan amaferon.

Rigardo sur Eszterháza

Dum la preskaŭ tridek jaroj, dum kiam Haydn laboris en la domo Esterházy, li produktis torenton da komponaĵoj, kaj lia muzika stilo daŭre pluevoluis. Ankaŭ lia populareco en la ekstera mondo pligrandiĝis. Iom post iom Haydn verkis sammulte por publikado kiel por sia dunganto, kaj kelkaj verkoj el ĉi tiu periodo, ekz. la Parizaj Simfonioj (1785–1786) kaj la praa orkestroversio de la Sieben letzten Worte unseres Erlösers am Kreuze (1786), estis menditaj el eksterlando.

Ĉ. 1781 ekestis intima amikeco inter Haydn kaj Mozart, kies verkadon li jam dum jaroj influintis. La du komponistoj ĝuis, kunmuziki en arĉkvarteto. Haydn estis ege imponita de la verkaro de Mozart. Evidentas, ke Haydn tiutempe plejparte ĉesis, komponi operojn kaj konĉertojn – du ĝenroj, en kiuj Mozart estis la plej potenca. Mozart tamen rigide laboris en tio, komponi ses arĉkvartetojn, kiuj atingu la nivelon, kiun Haydn atingintis per sia mallonge antaŭe finita serio op. 33; kiam Mozart pretis pri tio, li dediĉis la kvartetojn al sia amiko.

Haydn anis la framasona loĝio Zur wahren Eintracht, kiu lin akceptis la 11-an de februaro 1785. Mozart tamen ne povis ĉeesti, ĉar li samvespere, en ĉeesto de de sia patro Leopold, prezentis subskripcio-koncerton en la „Mehlgrube“. La aneco de ambaŭ viroj en la sama loĝio donis al ilia amikeco kroman faceton.

Memstareco[redakti | redakti fonton]

En 1790 princo Nikolaus mortis; lia posteulo estis tutplene malmuzikema, maldungis la tutan kortegomuzikistaron kaj pensiigis Haydn. Tiu ĉi poste akceptis oferton de germana impresario Johann Peter Salomon, turnei al Anglion kaj prezenti siajn novajn simfoniojn per granda orkestro.

La turneoj (1791–1792, kaj denove 1794–1795) alportis grandan sukceson. La publiko sturmis la koncertojn de Haydn, kaj li rapide akiris famon kaj posedaĵon. Muzike la vizitoj en Anglio ekigis kelkajn el liaj plej famaj komponaĵoj, inter kiuj estas la simfonio kun la timbalofrapo, la militistaro-simfonio, la Londona simfonio, la rajdantokvarteto kaj la cigana trio.

Haydn pensis, ĉu li restu en Anglio, sed li revenis en Vienon, konstruigis por si grandan domon kun ĝardeno en Gumpendorf, Auf der Windmühle N° 73, kaj sin turnis al la komponado de grandaj sakralaj verkoj por ĥoro kaj orkestro. Ekestis i.a. la du oratorioj Die Schöpfung kaj Die Jahreszeiten samkiel ses mesoj por la familio Esterházy, kiun tiutempe estris muzikema princo. Haydn ankaŭ komponis la lastajn naŭ el longa serio da arĉkvartetoj, i.a. la Kaiserquartett, la Quintenquartett kaj la kvarteton Der Sonnenaufgang. Malgraŭ sia progresanta aĝo Haydn direktis sian rigardon estontecen; en letero li skribis: „Kiom restas por fari en ĉi tiu belega arto!“

En la jaro 1802 Haydn sentis, ke malsano, je kiu li jam ekde kelka tempo suferis, tiom plimalboniĝis, ke li korpe ne plu kapablis komponi. Tio sendube estis vere malfacila por li, ĉar – kiel li konfesis – ne ĉesas la torento da freŝaj muzikaj ideoj, kiuj atendas realigon. Haydn estis bone flegata de siaj servistoj kaj ricevis multajn vizitojn kaj publikajn honorigojn dum ĉi tiuj lastaj jaroj, sed ne povis esti tre feliĉaj jaroj por li. Dum sia malsano li ofte kaptis konsolon ĉe la piano, ludante la aŭstran imperiestro-himnon, kiun li en 1797 komponintis kiel patriotan geston.

Morto kaj entombigo[redakti | redakti fonton]

Haydn mortis en 1809 post atako de la franca armeo sub Napoleonö kontraŭ Vienon pro ordinara kadukeco [1]. Per siaj lastaj vortoj li provis trankviligi la servistojn, kiam en la najbareco eksplodis bomboj.

Joseph Haydn estis entombigita sur la Hundsturm-tombejo (hodiaŭ Haydn-parko en Vieno–Meidling), kie lian tombon la familio Esterhazy komence ne plu atentis. Nur la admiro de la Duko de Kembriĝo rememorigis princon Nikolaus la 2-an pri la iama servisto kaj ties genio. Li igis eltombigi Joseph Haydn en 1820 kaj translokigi al Eisenstadt en la Haydn-preĝejon. Kiam oni dum tiuj ĉi laboroj malfermis la ĉerkon, mankis la kranio de la komponisto. Reserĉoj rezultigis, ke la sekretario de la princo Esterhazy – Joseph Carl Rosenbaum, partiano de la kraniodoktrino de Franz Joseph Gall – subaĉetis la entombigiston, malliberejo-administranton kaj du Vienajn oficistojn, ok tagojn post la entombigo kaŝe malfermi denove la tombon kaj ŝteli la kranion. La kaŝejo de la ŝtelita kranio komence ne estis trovebla, kaj tial oni translokis la senkapan kadavron al Eisenstadt, por tie entombigi ĝin. Poste la malliberejo-administranto Johann Peter transdonis al la polico supozatan kranion de Haydn. La veran kranion sekretario Rosenbaum postlasis al sia amiko Peter kun la ordono, destini la relikvon al la konservatorio. Sed nek Peter nek lia vidvino kuraĝis fordoni la kranion; la kranio migris ankoraŭ tra kelkaj manoj, antaŭ ol ĝi en 1895 eniris la posedon de la Societo de la Muzikamikoj en Vieno, en kies muzeo ĝi troviĝis ĝis 1953. Post kiam jam unuan fojon redono de la kranio lastminute fiaskis, en la jaro 1954 post solena procesio de Vieno al Eisenstadt oni povis reunuigi la kranion kun la resto de la ostoj. La skulptisto Gustinus Ambrosi rajtis enmeti ĝin en la ĉerkon kaj per tio finfine post 145 jaroj restarigi la mortoripozon de Joseph Haydn.

Karaktero kaj aperaĵo[redakti | redakti fonton]

Liaj samtempuloj konis Haydn kiel afablan kaj optimisman personon. Li havis fortan sencon pri humuro, kiu montriĝis en lia emo por petolaĵoj kaj aŭdeblas en lia muziko. Precipe la kortegomuzikistoj ĉe Esterházy ŝatis lin, ĉar li flegis elkoran laboretoson kaj efike reprezentis la interesojn de la muzikistoj antaŭ ilia dunginto.

Haydn estis pia katoliko, kiu ofte enmanigis rozarion, kiam ĉe komponado aperis malfacilaĵoj, kutimo, kiun li sentis helpa. Post kiam li finis komponaĵon, li kutime skribis „Laus deo“ (laŭdo al Dio) aŭ similan formulon je la fino de la manskribaĵo. Li ŝatis la ĉasadon kaj fiŝkaptadon kiel distraĵojn.

Haydn estis malaltstatura. Kiel multaj samtempuloj li travivis la variolon, kaj lia vizaĝo estis makulita per la cikatroj de ĉi tiu malsano. Li ne bone aspektis kaj estis ege surprizita, kiam dum lia Londona turneo la inoj svarme ĉirkaŭis lin. La diversaj portretopentristoj, kiuj pentris aŭ desegnis Haydn dum lia vivo, provis diversmaniere esprimi lian allogan personecon anstataŭ lian malbelan vizaĝon; tial la postlasitaj portretoj ne similas unu la alian.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Oni tradicie rigardas Haydn kiel „patron“ de la klasika simfonio kaj de la arĉkvarteto kaj li estis noviganto je la komponado de pianosonatoj kaj pianotrioj. Kvankam aliaj komponistoj de la fruklasikismo, ekz. Carl Philipp Emanuel Bach, ludis gravan rolon je la pianosonato kaj Johann Christian Bach kaj Leopold Mozart je la simfonio, la influon de Haydn tamen oni taksas kiel dominan.

Krome Haydn ankaŭ kontribuis al la evoluo de la sonata formo ekde simpla formskemo, devenanta de la „sonata bipartita“, al subtila kaj fleksema muzika esprimformo. Li ankaŭ inventis la sonatan rondelformon, variacia formo kun du temoj, kaj li estis la unua grava komponisto, kiu enigis fugon kaj kontrapunktajn elementojn en la klasikan formon.

Haydn komponis tiun melodion, kiun oni nun uzas kun teksto de August Heinrich Hoffmann von Fallersleben kiel germanan nacian himnon.

Strukturo de la muziko[redakti | redakti fonton]

Centra karakterizaĵo de la muziko de Haydn estas la evoluigo de pli grandaj strukturoj el tre malgrandaj kaj simplaj muzikaj motivoj. La muziko estas laŭforme tre koncentrita, kaj la gravaj muzikaj eventoj de movimento povas rapide disvolviĝi.

La organiza principo de multaj el liaj verkoj estas la sonata formo, kies esencaj elementoj – kiel ili aperas je Haydn – estas jenaj:

  • Ekspozicio: prezentado de komenca muzika materialo, sekvata de modulado en la dominanton (kiu kaŭzas intensigon de la muzika streĉo), kaj kun kadenca solvado en la dominanton. Aparta rekonilo de la ekspozicioj de Haydn (malsimile al la ekspozicioj de Mozart kaj Beethoven) estas, ke li ofte ne uzas kontrastan „duan temon“ je la atingo de la dominanto; anstataŭe li ripetas la komencan temon aŭ ties variaĵon.
  • Malvolviĝo: La muzika materialo estas permutata, transformata kaj ofte fragmentata, dum kiam estas modulata tra serio da pli malproksimaj tonaloj. Ofte estas atingata kulmino, kutime en la minorparalelo.
  • Resumo: La materialo de la ekspozicio denove estas prezentata, ĉifoje grandparte restanta en la toniko. Kutime la resumo enhavas „sekundaran evoluon“, kiu okazas je tiu loko, kie la ekspozicio modulis en la dominanton; ĉi tiu sekundara evoluo esploras kutime la subdominanton. Male al Mozart kaj Beethoven Haydn ofte alistarigas la temojn de la resumo en alian sinsekvon.

La kompona praktiko de Haydn influis kaj Mozart kaj ankaŭ Beethoven. La apartaj komponmanieroj de la tri Vienaj klasikistoj estis tri altevoluintaj procedoj: deviga akompano, trarompita stilo kaj motiva-tema laboro.

Eble pli ol ĉiu alia komponisto Haydn famas pro siaj ŝercoj, kiujn li metis en sian muzikon. La plej fama ekzemplo estas la subita laŭta akordo en la simfonio no 94 „kun la timbalfrapo“. Pluaj ekzemploj: la blufa fino en la kvartetoj op. 33 no 2 kaj op. 50 no 3 aŭ la ritma iluzio, kiun li lokis en la trion op. 50 no 1.

Evoluo de la stilo de Haydn[redakti | redakti fonton]

Joseph Haydn ca. 1770
Portreto de Ludwig Guttenbrunn

La fruaj verkoj de Haydn datiĝas el la periodo, en kiu la komponstilo de la altbaroko (kia ĝi sin esprimas en la muziko de Bach kaj Händel) eksmodiĝintis, sed la komponistoj ankoraŭ ne trafintis sur vojojn, komponi verkojn de komparebla graveco per la novaperinta muzika lingvo. Estis periodo de esploro kaj malcerteco, kaj Haydn (naskiĝinta 18 jarojn antaŭ la morto de Bach) mem estis unu el la muzikaj esplorantoj de tiu tempo. Pli aĝa samtempulo, kies verkaron Haydn rekonis kiel gravan influon por sia verko, estis Carl Philipp Emanuel Bach, dua filo de Johann Sebastian Bach.

Se oni observas la verkaron de Haydn tra la kvin jardekoj (ĉ. 1749 ĝis 1802), en kiuj ĝi estis kreita, oni trovas gradan, sed konstante progresan kompleksecon kaj muzikan fajnigon, kiu evoluis tiel, kiel Haydn lernis el la spertoj propraj kaj de siaj kolegoj. Oni povas trovi kelkajn gravajn mejloŝtonojn en la evoluo de la muzika stilo de Haydn.

En la malfruaj 1760-aj kaj fruaj 1770-aj jaroj Haydn eniris periodon, kiun oni nomas „Sturm und Drang“, plenan je vervaj akordoj, subitaj transiroj kaj strangaj minorharmonioj. Anton Reicha skribis en 1814, ke Haydn reviziis fundamente sian komponstilon:

„Haydn ĉiame studis sian arton. […] Post multaj verkoj en la aĝo de 40 jaroj li komplete rekomencis pri la kompontekniko, por firmiĝi en ĉi tiu arto kaj pli bone kompreni ĝiajn sekretojn.“ [2]

La plej multaj simfonioj kun numeroj inter 35 kaj ĉ. 55 estas tiaspecaj. Dum ĉi tiu tempo li okupiĝis pri kontrapunktaj studoj kaj eksperimentis per la komponado de fugoj, kiuj staras en la Viena tradicio de itala deveno (J. J. Fux) kaj malpli rilatas kun la fugaro de J. S. Bach, okulfrape en la finalmovimentoj de la ses arĉkvartetoj (sunkvartetoj) op. 20 (1772).

En la jaro 1781 Haydn publikigis ses arĉkvartetojn, op. 33, kun anonco al la eblaj aĉetontoj, ke ili estas verkitaj „per tute nova, aparta maniero“. Pianisto kaj muzikverkisto Charles Rosen asertis, ke ĉi tiu deklaro deflanke de Haydn ne nur estas surmerkatigo, sed tute serioze pensita; li surmontras nombron de gravaj progresoj en la stilo de Haydn, kiuj aperas en ĉi tiuj kvartetoj. Interalie tiuj estas la flua maniero de la frazigo, en kiu ĉiu motivo devenas el la antaŭanta seninterrrompe; la kutimo, igi evolui akompanan materialon en melodian materialon, kaj la maniero de la „klasika kontrapunkto“, en kiu ĉiu instrumentvoĉo konservas sian propran integrecon, kiu konformas al la procedo, kiun Beethoven nomis „deviga akompanado“. Tiuj ĉi rekoniloj daŭriĝas en la multaj kvartetoj, kiujn verkis Haydn post op. 33.

Ekde 1781/1782 Haydn vigle interŝanĝis ideojn kun W. A. Mozart. Ambaŭ agnoskis unu la alian egalvaloraj majstroj, amikiĝis kaj lernis unu de la alia. En la muzikscienco oni do parolas je Haydn pri antaŭ-mozarta kaj post-mozarta periodoj.

En la 1790-aj jaroj Haydn evoluigis tion, instigite per siaj turneoj tra Anglio, kion Rosen nomas lia „populara stilo“, komponmanieron, kiu kun senekzempla sukceso produktis muzikon, kiu enhavis grandan popularan fascinon kaj tamen posedis lertan kaj rigoran muzikan strukturon. Grava ero de la populara stilo estis la ofta uzado de aŭstra aŭ kroata popolmuzika (aŭ inventita ŝajn-popolmuzika) materialo. Haydn klopodis apliki tian materialon sur taŭgajn lokojn, ekz. ĉe la finoj de sonatekspozicioj aŭ kiel komencotemojn de finalmovimentoj. Je tiaj lokoj la popolmuzika materialo servas kiel elemento de stabileco, kiu helpas ankri la pli grandan strukturon. La popularan stilon de Joseph Haydn oni povas aŭdi en preskaŭ ĉiuj iom malfruaj verkoj, ekz. en la dek du Londonaj simfonioj, la malfruaj kvartetoj kaj pianotrioj kaj en la du malfruaj oratorioj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Orkestroverkoj[redakti | redakti fonton]

Teatroverkoj[redakti | redakti fonton]

  • 24 operoj, inter ili:
    • Acide e Galatea (1762, Hob.XXVIII:1)
    • La Canterina (1766, Hob.XXVIII:2)
    • Lo speziale (1768, Hob.XXVIII:3)
    • Le pescatrici (La fiŝkaptantinoj) (1769, Hob.XXVIII:4)
    • L'Infedeltà Delusa (1773, Hob.XXVIII:5)
    • L'Incontro improvviso (La neatendita kunveno) (1775, Hob.XXVIII:6)
    • Il mondo della luna (La mondo sur la luno) (1777, Hob.XXVIII:7)
    • La vera constanza (1777/78, Hob.XXVIII:8)
    • L'Isola Disabitata (1779, Hob.XXVIII:9)
    • La fedeltà premiata (La rekompencita fideleco) (1780, Hob.XXVIII:10)
    • Orlando Paladino (La kavaliro Rolando) (1782, Hob.XXVIII:11)
    • Armida (1784, Hob.XXVIII:12)
    • L'Anima del Filosofo - Orfeo ed Euridice (1791, Hob.XVIII:13)

Sakralaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 14 mesoj, inter ili:
    • Missa brevis, junaĝa meso (~1750, Hob.XXII:1)
    • Rorate coeli desuper (~ 1750, Hob. XXII: 3)
    • Missa in honorem Beatissimae Virginis Mariae, Granda orgensoloa meso (~1766, Hob.XXII:4)
    • Missa Cellensis in honorem Beatissimae Virginis Mariae, Cäcilienmesse (1766, Hob.XXII:5)
    • Missa Sancti Nicolai, Nikolaia meso (1772, Hob.XXII:6)
    • Missa brevis Sancti Johannis de Deo, Malgranda Orgensoloa Meso (~1778, Hob.XXII:7)
    • Missa Cellensis, Mariazeller-Messe (1782, Hob.XXII:8)
    • Missa in tempore belli, Timbalomeso (1796, Hob.XXII:9)
    • Missa Sancti Bernardi de Offida, Sanktomeso (1796, Hob.XXII:10)
    • Missa in Angustiis, (Nelson-meso), (1798, Hob.XXII:11)
    • Theresienmesse (1799, Hob.XXII:12)
    • Schöpfungsmesse (1801, Hob.XXII:13)
    • Harmoniemesse (1802, Hob.XXII:14)

Solokonĉertoj[redakti | redakti fonton]

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • 83 arĉkvartetoj, ekz. Kvintkvarteto, Imperiestra kvarteto, alaŭdokvarteto, birdokvarteto kaj sunleviĝo-kvarteto
  • 46 pianotrioj
  • 21 arĉtrioj
  • 126 baritontrioj

Pianomuziko[redakti | redakti fonton]

  • 52 pianosonatoj
  • Pianopecoj, kapriĉoj kaj pianovariacioj


Voĉkantaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Motetoj, lidoj, kantatoj

Anthony van Hoboken komplete registris la verkaron de Joseph Haydn: la Hoboken-registro.

Lernintoj[redakti | redakti fonton]

Mallonga biografio[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko pri la 150-jariĝo de la morto de Joseph Haydn
  • 1732 – Joseph Haydn naskiĝis la 31-an de marto en Rohrau (malsupra Aŭstrio)
  • 1740 – Haydn fariĝis kantoknabo ĉe la Stefana Katedralo en Vieno
  • 1749 – Post sia voĉoŝanĝiĝo Haydn estis maldungita – li laboris kiel pianoakompanisto por Nicola Popora, kiu instruis al li komponadon
  • 1755 – Grafino von Thun atentiĝis pri Haydn pro pianosonato kaj dungis lin
  • 1758 – Li fariĝis muzikdirektoro kaj ĉambrokomponisto ĉe grafo Morzin en Lukawitz
  • 1761 – Princo Esterházy dungis Haydn kiel duan orkestrestron – Haydn pasigis la reston de sia profesia vivo en la domo Esterházy
  • 1766 – Posteno kiel unua orkestrestro
  • 1781 – Haydn konatiĝis kun Wolfgang Amadeus Mozart, kun kiu ligas lin dumviva amikeco
  • 1790 – Unua turneo tra Anglio – i.a. honordoktoriĝo ĉe la Universitato Oksfordo
  • 1792 – Ree en vieno; Ludwig van Beethoven estis dum mallonga tempo pianolernanto de Haydn
  • 1794/95 – Dua turneo tra Anglio
  • 1797 – Komponado de la imperiestra himno (ekde 1922 germana nacia himno)
  • 1809 – Joseph Haydn mortis la 31-an de majo en Vieno – Je lia memorsolenaĵo oni ludis la rekviemon de Wolfgang Amadeus Mozart

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno?apm=0&aid=wrz&datum=18090607&seite=1&zoom=1 Informoj pri la forirado de Haydn en la Wiener Zeitung de 7-a de junio 1809
  2. Libere tradukita laŭ Anton Reicha, kiu havis personan kontakton kun Haydn: „Haydn étudiait son art sans cesse. […] Apres avoir fait beaucoup de ouvrages, il recommença à 40 ans, le cours complet de la composition, pour se affermir dans son art, et en connaître mieux les secrets.“; laŭ Mark Evan Bonds: Haydns cours complet de la composition and the Sturm und Drang,el W. Dean Sutcliffe: Haydn Studies, Cambridge, 1998, Seite 152–176; citita laŭ Ludwig Finscher: Joseph Haydn und seine Zeit, Laaber, 2002, paĝo 262

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • G. A. Griesinger, Biographische Notizen über Joseph Haydn, 1810
  • A. C. Dies, Biographische Nachrichten von Joseph Haydn, 1810
  • Carl Ferdinand Pohl, Joseph Haydn, 3 Bände, 1875-1927 (Band 3 von H. Botstiber)
  • Briefe und Lebensdokumente von Haydn, herausgegeben von W. Reich, 1946
  • Heinrich Eduard Jacob, Joseph Haydn. Seine Kunst, seine Zeit, sein Ruhm, Hamburg 1952. Lasta reeldono: Hamburg: Rowohlt 1977, ISBN 3-499-14142-6
  • H. C. R. Landon (Hg.), The Collected Correspondence and London Notebooks of Joseph Haydn, 1959
  • D. Bartha und L. Somfai, Haydn als Opernkapellmeister, 1960
  • D. Bartha, Joseph Haydn, Gesammelte Briefe und Aufzeichnungen, 1965
  • Joseph Haydn in seiner Zeit, ekspozicia katalogo, Eisenstadt 1982
  • Jens Peter Larsen und Georg Feder, Haydn, 1994
  • Harald Haslmayr, Joseph Haydn. Sein Werk – sein Leben, 1999
  • L. Finscher, Joseph Haydn und seine Zeit, 2000, ISBN 3-89007-534-7
  • Hansjürgen Schaefer, Joseph Haydn – Leben und Werk, 2000, ISBN 3-932529-65-0
  • Irmen, Hans-Josef, Joseph Haydn – Leben und Werk, 2007, ISBN 978-3-412-20020-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Joseph Haydn » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 2129986 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)