Joseph Joachim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Joachim

Joseph Joachim (n. 28-an de junio 1831 en Kittsee ĉe Pressburg; m. 15-an de aŭgusto 1907 en Berlino) estis aŭstrohungara violonisto, dirigento kaj komponisto.

Vivo

Joachim naskiĝis kiel sepa ido de la juda lankomercisto Julius Joachim (ĉ. 1791 - 1865 Pest) kaj de Fanny Figdor (ca. 1791 - 1867 Vieno), filino de la riĉa viena grandkomercisto Isak Figdor, en Kittsee ĉe Pressburg. Kittsee tiam apartenis al Hungario, nur post la unua mondmilito ĝi iris kiel parto de Burgenlando al Aŭstrio. La familio ne estis bonstata, sed parto de vaste disbranĉiĝinta familio, al iu ankaŭ apartenis la riĉaj Wittgenstein-oj en Vieno. En 1833 la familio transloĝiĝis al Pest.

Kvankam Joachim ne devenis el muzikista familio, oni frue malkovris lian talenton kaj konstante antaŭenigis ĝin. Li estis nomata violonluda mirinfano, sin prezentis jam en la aĝo de sep jaroj kiel violonsoloisto kaj jam frue estis antaŭenigata de Felix Mendelssohn Bartholdy. Li studis ekde 1838 en Konservatorio de la Societo de Muzikŝatantoj en Vieno ĉe Joseph Böhm (1795-1876) kaj daŭrigis sian edukadon 1843–1849 en Lepsiko. Post la morto de Mendelssohn li serĉis novan modelulon kaj vojaĝis al Franz Liszt en Vajmaro, kiu bonege opiniis pri lia violonludado kaj krome kuraĝigis lin al komponado.

Ekde 1852 ĝis 1866 li estis Reĝa Koncertmajstro en Hanovro. En marto 1853 li konatiĝis kun Clara Schumann, Robert Schumann kaj per tiuj Johannes Brahms, kiun li konsilis je ties violonkonĉerto D-maĵora op. 77. Ankaŭ Max Bruch sin turnis al li, kiam li post unua prezentado de sia 1-a violonkonĉerto prilaboris la komponaĵon. En la definitiva versio li ekprenis kelkan sugeston de Joachim, ĝi estis unuafoje prezentata en 1868 (kun Joachim kiel soloisto).

En la jaro 1863 li geedziĝis kun operkantistino Amalie Schneeweiß. En 1868 la paro transloĝiĝis al Berlino, kie Joachim en 1869, komisiite far reĝo Vilhelmo la 1-a de Prusio fariĝis fondorektoro de la Akademia Altlernejo por Muziko, posta Muzikaltlernejo Berlino. En 1870/71 li konstruigis per berlina arkitekto Richard Lucae pompan vilaon, Vilao Joachim.[1]

Per sia pedagoga labora Joachim ne nur pregis decide la altlernejon, sed la tutan berlinan muzikmondon. Inter liaj lernantoj estis i.a. Hans Weisbach, Bronisław Huberman, Arnold Schering, Will Marion Cook, Willy Hess, Maud Powell, Marie Soldat-Roeger, Bram Eldering, Karl Klingler, Willem Kes, Carl Halir, Hugo Heermann kaj Willy Burmester.

Joachim-kvarteto kun (maldekstre-dekstren): Robert Hausmann, Joseph Joachim, Emanuel Wirth kaj Carl Halir. Bildo: Ferdinand Schmutzer

Aparte gravis por li krom lia altlerneja agado liaj kvartetvesperoj, per kiuj li tute konscie volis starigi malaĵon al la muzikaranĝoj de Richard Wagner. La Joachim-Quartett, fondinta en 1879 de kaj nomata laŭ li (kun Carl Halir, 2-a violono, Emanuel Wirth, vjolo kaj Robert Hausmann, violonĉelo) fariĝis unu el la ĉefaj reprezentantoj de la germana muzikkulturo je la fino de la 19-a jarcento.

La malsaneca ĵaluzo de Joachim kaŭzis en la jaro 1884 la divorcon disde lia edzino Amalie. Li kulpigis ŝin pro adulto, sed eĉ liaj amikoj Johannes Brahms kaj Max Bruch estis partiaj kun la edzino. La divorcon antaŭeniris plurjara elturmenta intergeedza milito.

Kiel plenkreskulo Joachim baptiĝis protestante kaj – kiel multaj aliaj – devis travivi, ke tamen certaj sociaj grupoj perceptis lin kiel judo. En lia berlina tempo okazis pli kaj pli ofte kontraŭjudaj atakoj deflanke de la wagner-anoj (inter ili dirigento Hans von Bülow) kaj de la kortega predikanto Adolf Stöcker, dum kiam la prusa kortego restis je lia partio.

Post lia morto en la jaro 1907 la altlernejo honoris Joachim-on per granda funebra solenaĵo, por kiu Otto Lessing skulptis buston de la muzikisto. La tombo de Joachim sur la tombejo Kaiser-Wilhelm-Gedächtnis-Friedhof en Berlino estas nun honortombo de la lando Berlino.

Omaĝoj

La 17-an de marto en Berlino-Grunewald la iama Auerbachstraße estis transnomata en „Joseph-Joachim-Straße“. Ĉar dum la fiepoko de naziismo jud(deven)aj artistoj ne povis esti honorataj, la 20-an de marto 1939 ili transnomis la straton en Oberhaardter Weg, nomo, kiun ankaŭ la postnazia reĝimo ne ŝanĝis.

Joseph-Joachim-poŝtmarko okaze de la jubileo de Altlernejo por Muziko de Berlino

En 1969 Germana Federacia Poŝto eldonis la 12-an de septembro okaze de la jubileo 100 jaroj Altlernejo por Muziko de Berlino 30-pfenigo-poŝtmarkon montrantan Joseph Joachim ludanta violonon laŭ desegno de Adolph von Menzel.

En junio 1981 oni starigis en la promenhalo de Altlernejo por Muziko de Berlino buston pri Joachim kiel dua gisaĵo anstataŭ la originalon, en marto 1936 malomaĝe forigitan far la naziuloj el la altlernejo.

En 1991 Fondaĵo Malsupra Saksio fondis la „Internacian Violon-Konkurson Hanovro“, dediĉita al Joachim.[2]

En 1993 Altlernejo por Muziko Franz Liszt je Vajmaro unuafoje okazigis „Internacian Joseph-Joachim-Ĉambromuzikan Konkurson“, kiu ekde tiam okazas ĉiujn tri jarojn.[3]

Instrumentoj

Joachim ludis kiel ĉefan instrumenton violonon de Antonio Stradivari el la jaro 1714 ("ex-Joachim"). Krome li posedis kvar pluajn violonojn de ĉi tiu violonkonstruisto (1714 "Dolphin", 1715 "ex-Alard/Baron Knoop", 1722 "Laurie" kaj 1725 "Chaconne/Hammig") kaj violonon de G. B. Guadagnini el la jaro 1767 ("ex-Sennhauser/Joachim").

Verkoj

  • Op. 1 Andantino und Allegro scherzoso. Por violono kaj orkestro en B♭-maĵoro
  • Op. 2 Romanze in B-Dur
  • Op. 3 Concert (in einem Satze, G-moll). Por violono kaj orkestro aŭ piano
  • Op. 4 Ouverture „Hamlet“
  • Op. 5 "Lindenrauschen"
  • Op. 6 Ouverture „Demetrius“
  • Op. 7 Ouverture „Henry IV“ (1854)
  • Op. 8 Sinfonie C-Dur (Libera orkestra versio de Grand Duo por piano je kvar manoj de Franz Schubert, 1855)
  • Op. 9 Hebräische Melodien por vjolo kaj piano
  • Op. 10 Concert (in ungarischer Weise) por violono akompanata per orkestro (1861)
  • Op. 11 Nocturno por violono kaj orkestro aŭ piano
  • Op. 12 Ouverture „In Memoriam Heinrich von Kleist“ (1861)

Literaturo

  • Brigitte Massin: Les Joachim. Une famille de musiciens. Paris: Fayard 1999. ISBN 2-213-60418-5
  • Beatrix Borchard: Stimme und Geige: Amalie und Joseph Joachim - Frau und Mann. Biographie und Interpretationsgeschichte. Wien: Böhlau Verlag 2005, 2.Aufl. 2007 (= Wiener Veröffentlichungen zur Musikgeschichte, Band 5). ISBN 978-3-205-77629-1.
  • Ebert, Wolfgang: Brahms und Joachim in Siebenbürgen, in: Othmar Wessely (Hrsg.): Studien zur Musikwissenschaft, Beihefte der Denkmäler der Tonkunst in Österreich, Band 40, Tutzingen 1991, S. 185-204
  • Jost, Peter: Unbequem - Ändern! Leichter! Brahms`Zusammenarbeit mit den Solisten seiner Konzerte. In: Renate Ulm (Hrsg.): Johannes Brahms - Das symphonische Werk. Entstehung, Deutung, Wirkung. Kassel 1996, S. 179-184
  • Andreas Moser: Joseph Joachim: ein Lebensbild. Neue umgearb. und erw. Ausg. in 2 Bänden. Berlin: Verlag der Deutschen Brahms-Gesellschaft 1908-1910.
  • Joseph Joachims Briefe an Gisela von Arnim. 1852-1859. Hrsg. von Johannes Joachim. Göttingen 1911.
  • Johannes Brahms im Briefwechsel mit Joseph Joachim. Hrsg. von Andreas Moser. Berlin: Verlag der Deutschen Brahms-Gesellschaft.
    • Bd. 1. - 3., durchges. und verm. Aufl. 1921.
    • Bd. 2. - 2., durchges. und verm. Aufl. 1912.
  • Robert W. Eshbach, Free but Lonely: The Education of Joseph Joachim 1831-1866; bevorstehend.
  • Weiß-Aigner, Günter: Komponist und Geiger. Joseph Joachims Mitarbeit am Violinkonzert von Johannes Brahms. In: Ernst Thomas, Otto Tomek, Carl Dahlhaus (Hrsg.): Neue Zeitschrift für Musik. 135. Jahrgang, Heft 4, Mainz, April 4/1974, S. 232-236

Referencoj

  1. En 1910 la vilao estis dumtempe uzata far princo von Hatzfeldt kiel Palais de ville; en 1919 malfermis tie Magnus Hirschfeld kun sia kunlaboranto Arthur Kronfeld la unuan Instituton por Seksscienco.
  2. Joseph Joachim (1831 – 1907), Portrait und Rückblick
  3. Internationaler Joseph Joachim Kammermusikwettbewerb der Hochschule für Musik FRANZ LISZT Weimar

Eksteraj ligiloj