Joseph John Thomson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Info Homoj maldekstra Joseph John THOMSON (naskiĝis la 18-an de decembro 1856 en Cheetham Hill, Anglio; mortis la 30-an de aŭgusto 1940 en Kembriĝo, Cambridgeshire) estis brita fizikisto, kiu en 1897 malkovris la elektronon, kiu estis grava paŝo por kono de la atoma strukturo. Li ricevis en 1906 Nobel-premion pri fiziko pro ekzamenoj de la elektra konduktiveco de gasoj. Li estis batita en 1908 al kavaliero (siro).

Lia patro estis librokomercisto en antaŭurbo de Manchester. Thomson en aĝo de 14 jaroj iĝis studento en la Owens College (antaŭulo de la hodiaŭa Universitato Victoria). Li ricevis stipendion de la kembriĝa Trinity College (1876) kaj li plenigis sian tutan vivon poste tie. Li akiris en 1880 la gradon B. A. en matematiko, poste la ebleco pri eksperimentaj esploroj tiris lin al la laboratorio Cavendish. Li komencis ellaboris la teorion de la elektra magneteco.

La scienca komunumo tuj rekonis liajn rezultojn kaj en 1884 elektis lin membro de la londona Reĝa Societo (Royal Society) kaj oni nomumis lin al fizika profesoro de la Cavendish-laboratorio.

Thomson venis al la konkludo en 1897, ke ĉiu materialo – sendepende de ties origino- entenas samtipajn korpusklojn. Tiuj korpuskloj estas pli malpezaj ol atomo, ili estas ties eroj, la elektronoj (tiam nomataj fare de Thomson korpuskloj).


Thomson iĝis en 1909 prezidanto de la British Association for the Advancement of Science, en 1912 li ricevis la honorordenon.

Li fervore instruis kaj apogis la sciencajn laborojn, ofte mem elspezis por la laboratorio.

Li konatiĝis en la Cavendish-laboratorio kun Rose Elizabeth Paget, kun kiu li edziĝis en 1890.

Verkoj

  • J. J. Thomson–G. P. Thomson: Conduction of Eletricity Through Gases (1928–33);
  • J. J. Thomson: Recollections and Reflections (1936).