Joseph Keilberth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Keilberth
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1908 (1908-04-19)
en Karlsruhe
Morto 20-an de julio 1968 (1968-07-20) (60-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Grünwald Woodland Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo dirigentomuzikdirektoro
vdr

Joseph Keilberth (naskiĝinta la 19-an de aprilo 1908 en Karlsruhe; mortinta la 20-an de julio 1968 en Munkeno) estis germana koncerta kaj opera direktisto. Lia familio devenis el Supra Palatinato. La avo estis armemuzikmajstro (bandestro) en Munkeno, la patro soloviolonĉelisto en la kortegokapelo de Badeno.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Joseph Keilberth famiĝis aparte per siaj interpretaĵoj de Mozart-, Beethoven kaj Wagner same kiel per prezentado de la verkoj de Anton Bruckner, Johannes Brahms, Bedřich Smetana, Antonín Dvořák, Max Reger, Richard Strauss, Hans Pfitzner kaj Paul Hindemith.[1] Sur multaj gastludaj vojaĝoj li estis treege sukcesa. Li produktis per la plej renomaj orkestroj same kiel kantaj kaj instrumentaj solistoj konsiderindan nombron da diskoj, kiuj dokumentas gravan epokon de germana muzikkulturo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Detala listo de la verkoj direktitaj de Joseph Keilberth troviĝas ĉe Thomas Keilberth: Joseph Keilberth. Ein Dirigentenleben im XX. Jahrhundert. Eldonita de Hermann Dechant. Fonografio de Edeltraut Schneider. Apollon-Musikoffizin Austria, Vieno 2007, p. 719-734.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Keilberth: Joseph Keilberth. Ein Dirigentenleben im XX. Jahrhundert. Eldonita de Hermann Dechant. Fonografio de Edeltraut Schneider. Apollon-Musikoffizin Austria, Vieno 2007, kun 64 ilustraĵoj, ISBN 3-9501190-6-X.
  • Wolf-Eberhard von Lewinski: Joseph Keilberth. Rembrandt-Verlag, Berlino 1968, kun 30 ilustraĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]