Joseph Kony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Kony
Persona informo
Naskonomo Joseph Rao Kony
Naskiĝo 30-an de novembro 1960 (1960-11-30) (63-jaraĝa)
en Gulu
Lingvoj angla
Ŝtataneco Ugando
Infanoj 42
Okupo
Okupo teroristo • militestro-regantopolitikistomilitisto
vdr

Joseph Rao Kony, naskiĝinta probable en 1961, estas gvidanto de la gerila kaj terorisma organizaĵo "Armeo de la Rezisto de la Sinjoro" aŭ Lord's Resistance Army (LRA). Ilia ideologio konsistas baze el mikso de mistikismo, aĉolia naciismo, superstiĉo kaj kristana fanatikismo intencanta establi teokratian reĝimon en Ugando bazita sur la Dekalogo kaj la aĉola tradicio.

Kony ordonis la forkaptadon de infanoj por seks-sklaveco kaj soldatiĝo. Laŭ taksoj 66.000 infanoj iĝis gerilanoj kaj du milionoj da homoj translokiĝis pro la konflikto ekde 1986. En 2005, Kony estis akuzita de la Internacia puna kortumo en Hago pri militkrimoj, sed li evitis kaptadon. LRA agas en Ugando, Demokratia Respubliko Kongo, Centr-Afrika Respubliko, Sud-Sudano, kaj Sudano.

La Uganda armeo provas trovi kaj kapti lin sensukcese, danke al financa kaj fakula helpoj de Usono.

En 2012, la neregistara organizaĵo Invisible Children lanĉis kampanjon, per video kiu rapide disvastiĝis, por la celo krei tutmondan publikan opinion apogantan la kapton de Joseph Kony.

En novembro 2022, la ICC-prokuroro volas procesigi Joseph Kony.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Green, Matthew (2008). The Wizard of the Nile: The Hunt for Africa's Most Wanted. Portobello Books. ISBN 978-1-84627-030-7.
  • Briggs, Jimmie (2005). The Innocents Lost: When Child soldiers Go to War. Basic Books.
  • Bussman, Jane (2009). The Worst Date Ever: War Crimes, Hollywood Heart-Throbs and Other Abominations. Macmillan. ISBN 0-230-73712-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]