Joseph Lanner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lanner.JPG

Joseph LANNER (Jozefo Laner) naskiĝis en Vieno 12.4.1801, mortis en Oberdöbling (Oberdebling) nun al Vieno. Li estis aŭstra komponisto kaj violonisto; 1824 li fondis propran orkestron; li estis apud Johann Strauß (patro) majstro de la Viena valso, kies ciklan formon li evoluigis. Lanner komponis valsojn (inter aliaj "Die Schönbrunner"), galopojn kaj kamparajn muzikpecojn.