Joseph Merklin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Merklin
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1819 (1819-02-17)
en Rheinhausen
Morto 10-an de julio 1905 (1905-07-10) (86-jaraĝa)
en Nancio
Tombo Cimetière de Préville
Lingvoj francagermana
Ŝtataneco Grandduklando BadenoFrancio
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr

Joseph Merklin (* 17-a de januaro 1819 en Oberhausen (Oberhausen-Rheinhausen), distrikto Karlsruhe — † 10-a de junio 1905 en Nancy) estis germana orgenkonstruisto, kiu tamen ankaŭ aktivis en Belgio kaj Francio.

Li lernoservis ĉe Eberhard Friedrich Walcker, antaŭ ol li en Linnich ĉe Akeno laboris ĉe la orgenkonstruisto Wilhelm Korfmacher, konata pro siaj romantikaj orgenoj. Tiutempe (1840-aj jaroj) li jam ekaktivis en Belgio, partoprenante la konstruadon de du orgenoj en Stavelot kaj Namur.

Ekde 1850 ĝis 1870 li vivis en Bruselo kaj tie estris sian propran metiejon. Ekde 1870 li unue loĝis en Parizo kaj poste iris al Lyon, kie li ekkunlaboris kun la orgenkonstruisto Théophile Kuhn (ekster la svisa orgenkonstruista familio Kuhn). Fine de la jarcento la firmao nomiĝis Michel, Merklin & Kuhn. Iom post iom li evoluis kiel forta konkurento por Aristide Cavaillé-Coll.

Lin sukcedis liaj idoj Gustav Merklin (aktivis ekde 1865), August Merklin kaj Fridolin Merklin.

Dokumentitaj konstruaĵoj (elektitaj):