Joseph Monier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Monier

Joseph MONIER (n. la 8-an de novembro 1823 en Saint-Quentin-la-Poterie, Francio – m. la 12-an de marto 1906 en Parizo) estis franca ĝardenisto, unu malkovrinto de la ferbetono (krom Francois Coignet kaj Joseph Louis).

Monier estis profesie ĝardenisto, kiu eksperimentis per tio, ke li fortigis per ferdrato la florpelvojn pretigitajn el cemento kaj betono. Li patentigis la ideon en 1867 kaj samjare prezentis ĝin en la Pariza Internacia ekspozicio.

Baldaŭ trafis lin la ideo – same kiel François Hennebique –, ke la metodo estas uzebla ankaŭ ĉe teknikaj konstruaĵoj. Kvankam la uzon de fero en betono ne elpensis Monier, li tamen pli bone ekkonis ties gravecon ol inĝenieroj. Li klare vidis, ke la betontrabo prenas plimulton de la premfortoj, dum la ŝtaldratoj prenas plimulton de la streĉ-fortoj.

Lian patenton aĉetis en 1886 la germana inĝeniero Gustav Adolf Wayss (1851 – 1917) kaj pluevoluigis ĝin.