Joseph Priestley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Priestley, fare de Ellen Sharples (1794).

Joseph PRIESTLEY (n. la 13-an de marto 1733 - m. la 6-an de februaro 1804) estis brita teologiisto, disidenta ekleziulo, naturfilozofo, edukisto kaj politika teoristo, kiu skribis pli ol 150 verkoj. Oni kutime atribuas al li la malkovron de oksigena gaso, kvankam tia aserto ankaŭ ekzistas koncerne Wilhelm Scheele kaj Antoine Lavoisier.

Dum lia vivo, la granda scienca renomo de Priestley devenis de tio, ke li malkovris sodakvon kaj multe verkis pri elektro.

La scienco de Priestley estis grava por lia teologio. Li volis unigi la rationalismon kaj la kristianan teologion. Li kredis, ke scio pri la natura mundo promotus la humanan progreson kaj proksimigus la kristianan jarmilon. Priestley estis forta kredanto en la homaj rajtoj.