Joseph Weigl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Weigl
Joseph Weigl; litografio de Joseph Kriehuber, 1829
Joseph Weigl; litografio de Joseph Kriehuber, 1829
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1766 (1766-03-28)
en Eisenstadt
Morto 3-an de februaro 1846 (1846-02-03) (79-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Frat(in)o Thaddäus Weigl
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Joseph Weigl (naskiginta la 28-an de marto 1766 en Eisenstadt; mortinta la 3-an de februaro 1846 en Vieno) estis aŭstra komponisto kaj orkestrodirektisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Joseph Weigl estis filo de violonĉelisto Joseph Franz Weigl kaj baptofilo de Joseph Haydn. Weigl studis muzikon ĉe Johann Georg Albrechtsberger, al kiu la fruklasikisma muziko dankas gravajn impulsojn, kaj ĉe kortega kapelmajstro Antonio Salieri, kiu lin treege progresigis. Weigl helpis je la ekzercadoj por la unua prezentado de Le nozze di Figaro, kies pli malfruajn ripetojn li parte mem direktis. Li ankaŭ helpis Mozarton je la vienaj unuaj prezentadoj de la operoj Don Giovanni kaj Così fan tutte. En 1790 Weigl fariĝis teatra kapelmajstro ĉe la kortegaj teatroj de Vieno, post tio en 1792 ĉefa teatrokapelmajstro kaj en 1827 kortega vickapelmajstro. En 1839 li pensiiĝis. La pli juna frato de Weigl, Thaddäus Weigl, (1776–1844) ankaŭ verkis kiel operkomponisto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Joseph Weigl ampleksas ĉefe kantan kaj teatran muzikon: mesojn, proksimume 34 operojn, kantoteatraĵojn operetojn en la germana kaj itala lingvoj laŭ libretoj de i. a. C. Mazzolà, G. Bertati, G. De Gamerra, August von Kotzebue, G. Carpani, Georg Friedrich Treitschke, Emanuel Schikaneder, Ignaz Franz Castelli, Johann Anton Friedrich Reil, unu fojon ankaŭ de Lorenzo Da Ponte (La caffettiera bizzarra). Granda kvanto de lia malfrua verkado sin dediĉis al la eklezia muziko.

La kantoteatraĵoj „Das Waisenhaus“ (La orfejo) de Weigl kaj „Die Schweizer Familie“ (La svisa familio) apartenas al la plej sukcesaj de sia ĝenro entute.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]