Joseph de Maistre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph de Maistre
Persona informo
Joseph de Maistre
Naskiĝo 1-an de aprilo 1753 (1753-04-01)
en Chambéry
Morto 26-an de februaro 1821 (1821-02-26) (67-jaraĝa)
en Torino
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Sardio vd
Alma mater Universitato de Torino vd
Familio
Dinastio de Maistre (family) vd
Patro François-Xavier Maistre vd
Gefratoj Xavier de Maistre • André-Marie de Maistre vd
Infanoj Rodolphe de Maistre • Anne Constance de Maistre vd
Profesio
Okupo filozofopolitikistoverkistohistoriistodiplomatoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Joseph de Maistre

Joseph de Maistre (naskiĝis la 1-an de aprilo 1753 en Chambéry de Savojo, mortis la 26-an de februaro 1821 en Torino), estis politikisto, verkisto kaj filozofo savoja, ŝtatano de Regno de Sardio kiam Savojo estis parto de la Regno de Sardio. Ĉi-rilate Joseph de Maistre ĉiam sin konsideris ne franco "Mi ne estas franco, mi tia neniam estis kaj ne volas esti". Li sin konsideris italo, travivis la destinon de la dinastio Savojo, kaj esperis la falon de la aŭstra regado en Italio: kaj ĝuste pro tio en Italio, kies lingvon li bone regis, estas nomata Giuseppe de Maistre

La historia graveco de la figuro de Joseph de Maistre precipas en lia staturo de filozofo kaj en lia influo en la kulturo de sia tempo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Joseph de Maistre nomumiĝis membro de la senato de Savojo antaŭ sia elmigro al Laŭzano kiam la franca armeo okupis (1793) Savojon. Li sekve pasigis kelkajn jarojn en Rusio. Reveninte al Torino eksuferis la konsekvencojn de la militema franca politiko: revenis al Rusio kaj, fine al Torino kie kunlaboris por realigi la decidojn de Viena Kongreso (1815).

Li studis ĉe la Jezuitoj, inter kiuj ordene aliĝis ankaŭ lia malpliaĝa frato. De ili li edukiĝis al profunda adhero al la religio kaj al kontraŭeco al la filozofia raciismo de la antaŭa jarcento. En 1774 li eniris juĝistan oficon. Tiam li okpupiĝis ankaŭ en la kreado, kun sia frato, de Mongolfiero per kiu, post kelkaj malsukcesoj, flugis super Chambéry.

Kiam eventiĝis la franca revolucio Joseph de Maistre, kiu tiam estis en Parizo, ŝajnis partopreni en tiuj emocioj kaj entuziasmiĝoj. Sed liaj reagoj sintene sanĝiĝis tre rapide kiam li konsciiĝis pri la neinversigebleco de evoluprocezo kaj pri la neebleco reestabli la Malnovan Reĝimon. Tiam eĉ plifortiĝis liaj ideoj timemaj pri la revolucia demokratio kies aĉajn efikojn li kredis konstati en la invado de Savojo fare de la franca armeo 1792.

Pro tiu invado li devis forfuĝi el Savojo al Aosto; sed li revenis al Savojo por eviti la konfiskon de siaj havaĵoj ĉar ekziliĝinta. Li, ŝarĝite de la duko de Savojo, reĝo de Sardio, agadis diplomatie en Laŭzano dum kvar jaroj dum kiuj li engaĝigis por kontribui al naskiĝo kaj kreskiĝo de kerna armeo kontraŭrevolucia. Li vagadis tra diversaj italaj urboj ĝis kiam la duko de Savojo lin devigis atingi Sardion por regi la kancelierian oficon. Poste li estis sendita kiel plenpotenca ambasadoro ĉe Sankt-Peterburgo, kie li estis multe estimata kvankam malmulte subtenita de sia registaro; sed iom post iom li estis suspektata pri prozelitismo subŝirme de diplomatia imuneco favore al jezuitoj ĉeestaj en Rusujo: pro tio la Caro petis ke li revenu al Torino, kie praktike finiĝis lia diplomatia kariero kaj kreskis lia politika agado kune kun verkista engaĝiĝo: ĝuste tiam li alfrontis filozofian kritikon pri la filozofio de Hume kaj la enciklopediistoj kaj verkis la famegan Les Soirées de Saint-Pétersbourg (La vesperoj en Sankt-Peterburgo), ĉefverkon pri teologio kaj filozofio, publikigitan tamen post lia morto, kiu okazis en Torino en 1821.

Junaĝe Joseph de Maistre membriĝis al framasoma loĝio de Liono. Malgraŭ la averto de papoj pri la danĝero pri sia kredo por katolikoj adherantaj al framasonismo (tiam katoliko estis nur invitata neadheri al framasonismo), li opiniis akordiĝeblaj la du pensmanierojn kaj procedis en la iniciado ĝis kelka grado, rifuzante la akuzon pri framasona komploto kontraŭ katolikismo; sed iom post iom li distanciĝis el ĉiu ajn framasoma loĝio. Sed li konservis rilatojn kun personuloj perloĝie konitaj. Oni diras ke en liaj verkoj elstaras ideoj framasonaj, jam origine kristanaj tamen, kiel providencismo, solidarismo...

Prisocia filozofio de Joseph de Maistre[redakti | redakti fonton]

Joseph de Maistre estas la precipa reprezentanto kune kun la franca Louis de Bonald kaj hispano Donoso Cortés proponanto de tradiciismo kontraŭ la franca revolucio. La du konfesis teoriojn tre proksimajn kiel allasis Louis de Bonald mem. La du oponis kontraŭ raciismo de la dekoka jarcento la komunan saĝon (vidu De Bonald and De Maistre, en The American Catholic Sociological Review, Vol. 1, No. 3 (Oct., 1940), pp. 116–124). Kun tiuj intelektulaj personuloj li estis taksata eminenta protagonisto de la Restaŭrado.

La individuo akiras sian valoron en la socio[redakti | redakti fonton]

Por Joseph de Maistre, la individuo anticipas, jes ja, la socion kiel valoron sed ekstere de la socio li perdas kapablon esti kaj esti influita: laŭ tiu vidpunkto la socio lin antaŭas. La socio, fakte, ne estas nur la sumo de la individuoj ĝin konstituantaj. Per tiu baza koncepto li kritikas la koncepton de Jean-Jacques Rousseau, laŭ kiu socian kontrakton la individuoj, akordiĝantaj inter si, formas: tio ne eblas ĉar, ĝuste, la socio anticipas kaj formas la individuojn, kiuj do jam kuniĝis socie.

Joseph de Maistre asertadis, ke li neniam vidis la Homon. Nu, ne ekzistas la Homo en la mondo. Mi vidis, dum tuta mia vivo, Francojn, Italojn, Rusojn ktp; mi scias, dank’al Montesquieu ke iu povas esti Persa: sed rilate la Homon mi deklaras ke mi neniam ĝin vidis... La homo abstrakta ekzistas nenie, dum la konkreta vivas en socio kiu lin anticipas, kiu lin akceptas kaj regulas per la aŭtoritato celanta, interalie, bremsi la egoismajn kaj koruptigajn tendencojn (ĉu eĥo de la Origina Peko, kiun li religie konfesis?).

La Providenco[redakti | redakti fonton]

Gravan rolon ludas, en la filozofia-socia sistemo de Joseph de Maistre, la Providenco kiun, identigitan kun la zorgo de Dio favore al la homaro, li vidas reale interveni en la vivo de la homoj. Por li la Providenco ŝajnas krom fidelmento ankaŭ sperta konstato. Li ĝin vidas eĉ en la hororaj troigoj de la franca revolucio kiel ankaŭ en la militoj: menso kaj mano superaj liberigas el tiuj hororaj troigoj.

La politika korpo estas por li organismo vivanta kaj do povas ankaŭ malsani kaj tio okazas kiam la aŭtoritato febliĝas kaj la unuiĝo displitiĝas: tiam la Providenco entreprenas, ankaŭ per apartaj individuoj, la regeneradon de la socio. La individuoj kredas esti la protagonistoj kaj renversuloj (li konsideras la teroran periodon de la franca revolucio) sed reale ili preparas sian malsukceson. La Providenco ĉesigas la malordon kaj revenigas la ordon. Se en tiuj sociaj pasaĵoj la eventoj semis viktimojn, tio estas sufero necesa por defendi la socian korpon (Soirées de Saint-Pétersbourg).

Ke la Providenco havas rolon en la vivo de la homoj kaj socioj kaj ŝtatoj kaj ke ĝi mistere kondukas la homaron al sia destino estas tezo komuna de la kristanaro, sed kiel vidi la agadon de Providenco inter la konkretaj historiaj eventoj estas engaĝo tute libera kaj malfermita al necertecoj. Tiel opinias la diversaj kristanaj teologioj. Kaj ankaŭ de Maistre superrampis sur tereno je malegala stabileco!

Strikta interligo inter la ŝtata kaj religia povoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Joseph de Maistre kiam la homoj agas individue generas misfarojn kiel faris protestantismo kaj republikanismo, kiuj rifuzis la aŭtoritaton establitan de Dio. Laŭ li eĉ la monarkioj ĝuis dian elekton, kaj tiujn ĉi deoficigi kaj batali estas krimo damaĝanta la tutan socian korpon: ili kontribuas malhelpi la malbonan agadon de individuoj. La interligo inter la du povoj igas certa la efikon de tiu malhelpo.

Por li protestantismo ne estas religio ĉar ĝi estas frukto de individueco. De Maistre taksas signo de tiu Providenco la ĉeeston de la religio, kiu por li estas precipe tiu katolika, kaj reekvilibrigan taskon de la papado, kies ankaŭ la tera papa potenco tiom utilas ke ĝi aperas foje eĉ necesa por la socia-politika ordo. Kaj ankaŭ en tio manifestiĝas la Providenco. Kelkaj esploristoj pri la pensado de de Maistre opinias ke lia socia-politika-religia konceptado alproksimiĝas al iu speco de “teokratio” ĉar finfine atribuas al la papado funkciojn tiel elstarajn ke fine ties parolo estas la decido valida por ĉiuj, se konsideri la originon kaj historion de tiu institucio. Al la papo, fakte, li atribuas ankaŭ la karakterizon de neeraripovo.

Rilate tion kelkaj faras el li pioniron de la difino pri neeraripovo de la papo okazonta, duonjarcenton poste, dum la Unua Vatikana Koncilio (1870). Sed, oni ne povas ne vidi ankaŭ la malsamecojn ĉar la neeraripovo rekonita ĉeesta en la papo en tiu ekumena Koncilio rilatas nur al kredendajoj por obei al Jesuo Kristo, neniel rilatas al la rajtoj interveni kaj decidi en ŝtataj kaj politikaj aferoj.

Historiistoj diras ke se elstara parto de la ideoj de Jozefo de Maistre ne havis finan triumfon, tiun male realiĝis en literaturo. Fakte, laŭ literaturistoj, li havis posteulecon pli spiritan kaj longdaŭran en verkistoj neniel senvaloraj kiel en Honoré de Balzac, sed precipe en Charles Baudelaire (ekzemple en poemoj Correspondances ou Réversibilité) kaj Ernest Hello, kaj signis certe ne malgrandan parton de la katolika literaturo de la 20-a jarcento. Kaj ne forgesendas Lev Tolstoj de la Milito kaj Paco.

Verkoj de Jozefo de Maistre[redakti | redakti fonton]

  • Lettres d'un royaliste savoisien à ses compatriotes, (1793)
  • Étude sur la souveraineté (1794)
  • De l'État de nature ou Examen d'un écrit de Jean-Jacques Rousseau
  • Du Pape, P. Rusand, 1819, pontificale, au spirituel comme au temporel ; cette œuvre inspira l'ultramontanisme de la 19-a jarcento
  • De l'église gallicane dans son rapport avec le souverain pontife pour servir de suite à l'ouvrage intitulé Du Pape, Rusand, 1821
  • Les Soirées de St-Petersbourg ou Entretiens sur le gouvernement temporel de la Providence
  • Lettres a un gentilhomme russe sur l'inquisition espagnole, Méquignon, 1822
  • Examen de la philosophie de Bacon , Poussielgue-Rusand, 1836
  • Catéchisme de controverse, Seguin Aîné, 1838
  • Lettres et opuscules inédits du comte Joseph de Maistre Tome premier, A. Vaton, 1853
  • Lettres et opuscules inédits du comte Joseph de Maistre Tome second, Charpentier, 1853
  • Mémoires politiques et correspondance diplomatique, édit. Albert Blanc, 1858

Instituto de Studoj pri de Maistre[redakti | redakti fonton]

Temas pri Institut d'études maistriennes fondita de Jacques Lovie en 1975 sine de la Universitato de Savojo. Estas ankaŭ eldonata de la asocio “Amis de Joseph et Xavier de Maistre” la Revue des études maistriennes.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alibert, Jacques. Joseph de Maistre: État et religion. Paris, 1990.
  • Armenteros, Carolina. « Parabolas and the Fate of Nations: Early Conservative Historicism in Joseph de Maistre’s De la Souveraineté du peuple », History of Political Thought, 28, 2 (2007), p. 1-24.
  • Barbey d'Aurevilly, Jules. Les prophètes du passé. Société Générale de Librairie Catholique, Paris, Victor Palmé ; Bruxelles, J. Albanel, 1880.
  • Barthelet Philippe (dir.)Joseph de Maistre, Dossier H, L'Age d'Homme, 2005, 877 pages.
  • Bayle, Francis. Les idées politiques de Joseph de Maistre, Paris, Domat-Montchrestien, 1945.
  • Beik, Paul. The French Revolution Seen from the Right: Social Theories in Motion, 1789-1799. Philadelphia, American Philosophical Society, 1956.
  • Bradley, Owen. A Modern Maistre: The Social and Political Thought of Joseph de Maistre. Lincoln et Londres, University of Nebraska Press, 1999.
  • Cioran, Émile. « Joseph de Maistre. Essai sur la pensée réactionnaire », dans Exercices d'admiration. Essais et portraits. Paris, Gallimard, 1986.
  • Costa de Beauregard, Charles-Albert. Un Homme d'autrefois. Paris, Plon, 1910.
  • Darcel, Jean-Louis, Les Années d'apprentissage d'un contre-révolutionnaire: Joseph de Maistre à Lausanne, 1793-1797 », Revue des études maistriennes, n° 10 (1986-87), p. 7-135.
  • Joseph de Maistre et la Révolution française, Revue des études maistriennes, n° 3 (1977), p. 29-43.
  • Dermenghem, Émile. Joseph de Maistre mystique : ses rapports avec le martinisme, l'illuminisme et la franc-maçonnerie, l'influence des doctrines mystiques et occultes sur sa pensée religieuse. Paris, La Colombe, 1946.
  • François Descotes. Joseph de Maistre avant la Révolution: souvenirs de la société d'autrefois, 1753-1793. Paris, Picard, 1893 (2 vol.).
  • Joseph de Maistre orateur. Chambéry, Perrin, 1896.
  • Dijon de Monteton, Charles Philippe: Die Entzauberung des Gesellschaftsvertrags. Ein Vergleich der Anti-Sozial-Kontrakts-Theorien von Carl Ludwig von Haller und Joseph Graf de Maistre im Kontext der politischen Ideengeschichte, Frankfurt am Main et. al., 2007, 164 S., 2 Abb. ISBN 978-3-631-55538-5
  • Durand, Gilbert. « Homo Latomus », dans Science de l'homme et tradition. Le "nouvel esprit" anthropologique. Paris, Éd. Tête de Feuilles/Éd. du Sirac, 1975, pp. 134-161.
  • Fuchs, Michel, « Edmund Burke et Joseph de Maistre », Revue de l'Université d'Ottawa, 54 (1984), pp. 49–58.
  • Garrard, Graeme. « Roussau, Maistre, and the Counter-Enlightenment », History of Political Thought, 15 (Spring 1994), pp. 97–120.
  • Ghervas, Stella. Réinventer la tradition. Alexandre Stourdza et l'Europe de la Sainte-Alliance. Paris, Honoré Champion, 2008. ISBN 978-2-7453-1669-1.
  • Gignoux, G.-J. Joseph de Maistre: prophète du passé, historien de l'avenir. Paris, Nouvelles Éditions Latines, 1963.
  • Glaudes, Pierre, Maistre et le sublime de la Révolution. Enjeux d’une conversion esthétique, Revue des études maistriennes, 14 (2004), pp. 183–200.
  • Goyau, Georges. La Pensée religieuse de Joseph de Maistre d'après des documents inédits. Paris, Perrin, 1921.
  • Grieffer, Elisha. Joseph de Maistre and the reaction against the eighteenth century, in American Political Science Review, pp. 591–598.
  • Guyon, Edouard-Félix. « Joseph de Maistre: diplomate sarde, témoin et juge de son temps, 1792-1817 », Revue d'histoire diplomatique, 97 (1983), pp. 75–107.
  • Holdsworth, Frederick. Joseph de Maistre et l'Angleterre. Paris, Campion, 1935.
  • Kohlhauer, Michael, Politiques, poétiques du moi: Joseph de Maistre et la question du sujet, Revue des études maistriennes, 14 (2004), pp. 201–229.
  • Latreille, Camille. Joseph de Maistre et la papauté. Paris, Hachette, 1906.
  • Leborgne, Jean-Yves. Joseph de Maistre et la Révolution, thèse de doctorat, Brest, Université de Bretagne Occidentale, 1976.
  • Lebrun, Richard A. Joseph de Maistre: An Intellectual Militant. Kingston and Montreal, McGill-Queen's University Press, 1988.
  • Lebrun, Richard A. Throne and Altar: The Political and Religious Thought of Joseph de Maistre. Ottawa, University of Ottawa Press, 1965.
  • Lombard, Charles M. Joseph de Maistre. New York, Twayne, 1976.
  • Maistre, Henri de. Joseph de Maistre. Paris, Perrin, 1990.
  • Mandoul, J. Joseph de Maistre et la politique de la maison de Savoie. Paris, Alcan, 1899.
  • Margerie, Amédée de. Le Comte Joseph de Maistre: sa vie, ses écrits, ses doctrines, avec des documents inédits. Paris, Librairie de la Société Bibliographique, 1882 (Bibliothèque nationale de France, Gallica - mode image, format PDF) .
  • Montmasson, J.M. L'Idée de Providence d'après Joseph de Maistre. Lyon, Vitte, 1928.
  • Murray, John Courtney. Political Thought of Joseph de Maistre, Review of Politics, 11 (1949), pp. 63–86.
  • Novarina, Valère. L'envers de l'Esprit Paris, POL, 2009.
  • Pranchère, Jean-Yves. L'Autorité contre les Lumières. La philosophie de Joseph de Maistre. Genève, Droz, 2004.
  • Secret, Bernard. Joseph de Maistre, Substitut et Sénateur. Chambéry, Dardel, 1927.
  • Alain-Gérard Slama. Les Chasseurs d'Absolu : Genèse de la gauche et de la droite. Paris, Bernard Grasset, 1980.
  • Steiner, George. « Les Logocrates : de Maistre, Heidegger et Boutang », Les logocrates. Traduit par Pierre-E. Dauzat. Paris, L'Herne, 2003.
  • Triomphe, Robert. Joseph de Maistre: Étude sur la vie et sur la doctrine d'un matérialiste mystique. Genève, Droz, 1968.
  • Vallin, Pierre. "Les 'Soirées' de Joseph de Maistre: Une création théologique originale", Recherches des Sciences Religieuses, 74 (1986), pp. 341–62.
  • Vermale, François. Joseph de Maistre émigré. Chambéry, Dardel, 1927.
  • Vivenza, Jean-Marc, Qui suis-je ? Maistre, Pardès, 2003.
  • Cioran, Émile. Essai sur la pensée réactionnaire: à propos de Joseph de Maistre. Fata Morgana, Parigi, 1977.
  • Domenico Fisichella. Giusnaturalismo e teoria della sovranità in Joseph de Maistre. Messina-Firenze, 1963. (ora in Id. Politica e mutamento sociale. Costantino Marco Editore, Lungro di Cosenza, 2002, pp. 191–243. ISBN 88-85350-97-6.).
  • Domenico Fisichella, Il pensiero politico di Joseph de Maistre. Laterza, Roma-Bari, 1993. ISBN 88-420-4157-2.
  • Domenico Fisichella, Joseph de Maistre, pensatore europeo. Laterza, Roma-Bari, 2005. ISBN 88-420-7598-1.
  • Legitimo, Gianfranco. Sociologi cattolici italiani: De Maistre, Taparelli, Toniolo. Il Quadrato, Roma, 1963.
  • Monteton, Charles Philippe Dijon de. Die Entzauberung des Gesellschaftsvertrags. Ein Vergleich der Anti-Sozial-Kontrakts-Theorien von Carl Ludwig von Haller und Joseph Graf de Maistre im Kontext der politischen Ideengeschichte. Frankfurt am Main et. al., 2007, 164 S., 2 Abb. ISBN 978-3-631-55538-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]