Joshua Blahyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joshua Milton Blahyi (1970-) estis kruela militgvidanto en la Liberia enlanda milito (1989-1997), kiu murdis milojn da homoj, infanoj. Li havis tiutempe la moknomon generalo "Naked Butt" (Nuda Pugo), ĉar li gvidis tute senveste siajn soldatojn, kiuj estis same nudaj aŭ vestitaj kiel virinoj. Liaj soldatoj estis junuloj kiuj estis sub efiko de drogoj kaj alkoholaĵoj. Blahyi – laŭ sia atesto – en 1996 abrupte retrovis Dion kaj ekde tiam predikas en la lando per biblio en la mano.

Li eldiris antaŭ esplora komisiono en 2008, ke li devis oferti homon por ne perdi sian magian potencon. Laŭ lia elparolo, li elŝiris koron de vivanta infano kaj manĝis tion. Li konfesis murdon de 20.000 homoj. Laŭ lia elparolo, aperis antaŭ li Jesuo kaj petis lin ne plu servi la Satanon.

En la lastaj jaroj de la enlanda milito, lian taĉmenton luis militestro Roosevelt Johnston.