Joshua Reynolds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto

Joshua REYNOLDS (naskiĝis la 16-an de julio 1723 - mortis la 23-an de februaro 1792) estis brita pentristo kaj portretisto de la 18-a jarcento. Li estis la unua prezidento de la brita Reĝa Akademio (Royal Academy).

Joshua Reynolds naskiĝis en la graflando Devon, en Plympton St Maurice, kaj estis lernoknabo en la ateliero de Thomas Hudson ekde 1740 ĝis 1743. Li restadis en Italio inter 1749 kaj 1752, ĉefe en Romo. Post sia reveno al Londono en 1753, li rapide fariĝis unu el la plej renomaj pentristoj koncerne portretojn dum tiu periodo, kune kun sia rivalo Thomas Gainsborough.

Reynolds estis interalie la amiko de Oliver Goldsmith, Edmund Burke, David Garrick kaj Angelica Kauffmann. Li perdis sian maldekstran okulon en 1789, kaj mortis en 1792 en Londono. La pentristo estas entombigita en la katedralo Sankta Paŭlo.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj