Joshua Rifkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joshua RIFKIN (* 22-an de aprilo 1944 en Novjorko) estas usona pianisto, dirigento kaj muzikosciencisto.

Li studis ĉe Vincent Persichetti en la konservatorio Juilliard School (1964). Konstruajn studojn li entreprenis ĉe Gustave Reese ĉe la Universitato de Novjorko (19641966) kaj ĉe la Universitato de Göttingen (1966–1967). Poste li studis ĉe Arthur Mendel, Lewis Lockwood, Milton Babbitt kaj Ernst Oster ĉe Universitato Princeton. Li finis siajn studojn en 1968 per magistro de belaj artoj.

Joshua Rifkin instruis ĉe diversaj universitatoj, interalie ĉe la renomaj universitatoj de Harvard kaj Yale. Nun li laboras ĉe la Universitato je Bostono.

Rifkin famiĝis en la fakularo per la pridisputata tezo, ke Bach okupis la ĥorvoĉojn de siaj kantatoj kaj oratorioj kutime nur per po unu kantisto je voĉo.

Alia agadkampo de Rifkin estas liaj komprenemaj interpretradoj de ragtimomuziko ĉefe de Scott Joplin, kun kiuj li dum la 1970-aj jaroj tutesence kontribuis al revivigo de ragtimomuziko.

Inter liaj engaĝiĝoj menciindas ekz. la kreado de la ĉiusomera festivalo Bach-Sommer en Arnstadt.

Dekoracioj[redakti | redakti fonton]

  • Honordoktora titolo de la Teknika Universitato de Dortmund (1999)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrew Parrott: Bachs Chor - Zum neuen Verständnis, Stuttgart: Metzler - Bärenreiter, 2003
  • Rifkin, Joshua: Bachs Chor: Ein vorläufiger Bericht, BaslerJbHistMPraxis ix (1985), 141-156

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Joshua Rifkin » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3226011 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)