Josiah Wedgwood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josiah Wedgwood
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1730 (1730-07-12)
en Burslem
Morto 3-an de januaro 1795 (1795-01-03) (64-jaraĝa)
en Etruria
Tombo Staffordshire
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Patro Thomas Wedgwood III
Patrino Mary Stringer
Frat(in)oj John Wedgwood • Thomas Wedgwood IV • Margaret Wedgwood • Catherine Wedgwood
Edz(in)o Sarah Wedgwood
Infanoj Josiah Wedgwood II • Thomas Wedgwood • John Wedgwood • Susannah Darwin • Sarah Wedgwood • Richard Wedgwood • Catherine Wedgwood • Mary Ann Wedgwood • Paul Foley
Parencoj Ursula Mommens
Okupo
Okupo ceramikisto • entreprenisto
vdr

Josiah WEDGWOOD [viĝvu:d] (12-a de julio 1730, Burslem, Staffordshire, Anglio – mortis la 3-an de januaro 1795, Burslem) estis angla ceramika artisto kaj teknikisto, ellaborinto de novaj ceramikaj tipoj. Li estis pioniro pri la moderna produktada organizado, surmarketigo kaj sciencbaza evoluigo. Li estis avo de Charles Darwin.

Li venis el potfarista familio, jam eklaboris en aĝo de 9 jaroj, post morto de la patro. Li estis sperta potfaristo, sed pro sekvaĵoj de nigra variolo li perdis la dekstran piedon tiel malpliiĝis lia laborkapablo. Li plenigis la tagojn per lernado, legado, faka eksperimentado.

Li proponis kunlaboron al la pli aĝa frato Thomas, kiu rifuzis tion (1749). Post tiam Wedgwood kunlaboris 1752–53 kun John Harrison, poste kun Fenton Low-a Thomas Whieldon. Tiu lasta uzis modernajn teknikojn. Wedgwood tiutempe ekverkis la eksperimentan libron.

Post kiam li malkovris specifan emajlon, sendependiĝis kaj perfektigis en la burslem-a manufakturo de Ivy House la kremkoloran kamenargilaĵon, kiun oni nomas Queen's ware (ceramiko de la reĝino), ĉar la reĝino Charlotte mendis en 1765 el tiuj. Wedgwood enkondukis amasproduktadon kaj axcetis la proksiman manufakturon de Brick House.

Ekde 1768 li laboris kun Thomas Bentley kaj pretigis ornamaĵojn. Samjare li ellaboris la nigran, fajnasurfacan, senemajlan duran argilaĵon, kiu celis sekvi stilon de la grekaj vazoj.

Ĉ. 1775 ellaboris li la jaspan (blankan) ceramikon, aĉetis en 1763 teknologion pri matrica pentrado (malkovrita en 1755).

Wedgwood elpensis la pirometron por mezuri la temperaturon en la bakforno. Lia amiko estis Erasmus Darwin, kiu instigis lin uzado de vapormaŝinoj. Tiel lia uzino Etruria estis la unua industria fabriko - krom la minejoj- en 1782, kie oni uzis energion de la vaporo.

La posteuloj de Josiah Wedgwood daŭrigis la familian tradicion en Burslem ĝis 1940, kiam la fabriko translokiĝis al Barlaston.

Filinon de Wedgwood, Susannah edzinigis filo de Erasmus Darwin. Ilia filo estis Charles Darwin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]