Jost Amman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jost Amman
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1538 (1538-11-30)
en Zuriko
Morto 17-an de marto 1591 (1591-03-17) (52-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj latina
Ŝtataneco GermanioSvislando
Okupo
Okupo ilustristo • pentristo • grafikartisto • gravuristo per akvaforto • gravuristo • dezajnisto • watercolorist • glass painter • desegnisto
vdr
Formschneider, tio estas, blok-tranĉisto por lignogravuraĵoj, 1568. El Das Ständebuch, nome fama serio de lignogravuraĵo pri metioj fare de Amman (kiu mem ne faris siajn proprajn tranĉojn de lignogravuraĵoj).

Jost AMMAN (13a de Junio, 1539 – 17a de Marto, 1591) estis svis-germana artisto, fama ĉefe pro siaj lignogravuraĵoj, faritaj ĉefe por libroilustraĵoj.

Amman naskiĝis en Zuriko, filo de profesoro de Klasikaj studoj kaj Logiko. Li mem estis bone edukita. Oni konas malmulte pri sia persona historio krom la fakto ke li translokiĝis al Nurembergo en 1560, kie li civitaniĝis kaj plu loĝis ĝis sia morto en Marto 1591. Li laboris dekomence kun Virgil Solis, tiam ĉefa produktisto de libro-ilustraĵoj. Lia produktiveco estis tre rimarkinda, laŭ la aserto el unu el liaj disĉiploj, kiu diris ke la desegnoj kiujn li faris dum periodo de kvar jaroj plenigus fojnĉaron. Granda nombro de liaj originaj desegnoj estas en Kupferstichkabinett Berlin. Ĉirkaŭ 1,500 presaĵoj estas atribuitaj el li. Li estis unu el la lastaj ĉefaj produktistoj de lignogravuraĵo por libroj, ĉar dum lia kariero gravuĵaroj estis laŭgrade faritaj por plenumi tiun rolon. Kvankam kiel plej el artistoj por lignogravuraĵoj, li normale uzis specialistan formschneider por tranĉi la blokon de siaj desegnoj, li foje metis kaj tranĉilon kaj plumon en sia subskribo en presaĵoj, sugestante ke li foje tranĉis siajn proprajn blokojn.

Serio de gravuraĵo farita de Amman pri la reĝoj de Francio, kun mallongaj biografioj, aperis en Frankfurto en 1576. Li faris ankaŭ multaj el la lignogravuraj ilustraĵoj por la Biblio publikigita en Frankfurto de Sigismund Feierabend, kaj por topografia esplorado de Bavario fare de Philipp Apian.[1] Alia seria laboro, nome Panoplia Omnium Liberalium Mechanicarum et Seden-tariarum Artium Genera Continens, enhavanta 115 platojn, estas de granda valoro.[2] La desegnomaniero de Amman estas ĝusta kaj spirita, kaj lia liniaro de detaloj de kostumoj estas ĝisfunda kaj akurata. Pentraĵoj oleaj kaj survitraj estas atribuitaj al li, sed neniu estis identigita.

Amman mortis en Nurembergo, Bavario, 51jaraĝa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amman, Jost. Philipp Apian’s Drawings, Watercolors, and Woodcuts. Alirita la 28an de Aprilo, 2018.
  2. Guerriaud, Mathieu (2012-10-01). "[Warin compagny's Apothecary] L'Apothicaire des Etablissements Warin". Revue d'histoire de la pharmacie. 60 (375). ISSN 0035-2349. [1] Alirita la 28an de Aprilo, 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Amman, Jost". Encyclopædia Britannica (11th ed.). Cambridge University Press. [2] Alirita la 28an de Aprilo, 2018.
  • Kartenspiel. A pack of cards. [Leipzig, Edition Leipzig, 1967.]
  • Pictorial archive of decorative Renaissance woodcuts: (Kunstbüchl[e]in) / de Jost Amman; kun enkonduko de Alfred Werner. New York: Dover, [1985] c1968. ISBN 0-486-21987-9
  • Andresen, Andreas. Jost Amman, 1539-1591; Graphiker und Buchillustrator der Renaissance. Beschreibender Katalog seiner Holzschnitte, Radierungen und der von ihm illustrierten Bücher. Mit einer biographischen Skizze und mit Registern seines Werkes und der Autoren illustrierten Bücher. Amsterdam: G. W. Hissink [1973]. (Reprint of the 1864 ed., published by Danz, Leipzig, which was issued as part of v. 1 of the author’s Der deutsche Peintre-Graveur.) ISBN 90-6025-105-9
  • Becker, Carl. Jobst Amman, Zeichner und Formschneider, Kupferätzer und Stecher. Leipzig: R. Weigel, 1854.