José White Lafitte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José White Lafitte
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1836 (1836-01-17)
en Matanzas
Morto 1-an de marto 1918 (1918-03-01) (82-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco KuboFrancio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Okupo
Okupo violonistokomponisto
vdr

José White Lafitte, plena nomo José Silvestre de los Dolores White Lafitte (naskiĝinta la 17-an de januaro 1836 en Matanzas; mortinta la 15-an de marto 1918 en Parizo) estis afrikokuba violonisto kaj komponisto.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

White lernis violonludon de José Miguel Roman kaj Pedro Lecerff. En 1854 li prezentis sian unuan publikan koncerton en Matanzas. Lia pianakompananto estis Louis Moreau Gottschalk, kiu kuraĝigis lin daŭrigi sian muzikan edukadon en Parizo.

En 1855 li komencis sian studon ĉe la Konservatorio de Parizo, kie al liaj instruistoj apartenis Jean-Delphin Alard (violono), Napoléon-Henri Reber (kompozicio) kaj Ferdinand Taite (kontrapunkto kaj fugo). En 1856 li ricevis la Unuan Grandan Premion pri la fako violono.

En 1857 kaj 1858 White estis unua violonisto de arĉkvaropo. Poste li revenis pro malsaniĝo se sia patro al Kubo, kie li denove prezentis kun Gottschalk. Ekde 1861 ĝis 1874 li vivis denove en Parizo. Tie li sukcese prezentis kiel solisto kaj ĉambromuzikisto kaj fariĝis en 1865 membro de la Société des Concerts du Conservatoire. Al liaj lernantoj de violonludo apartenis inter aliaj George Enescu kaj Jacques Thibaud.

Komence de la 1870-aj jaroj koncertvojaĝis tra Eŭropo, poste en suda kaj norda Ameriko. Inter 1875 kaj 1877 li koncertis en Novjorko, Bostono, Vaŝingtono kaj Filadelfio. Ekde 1877 ĝis 1889 li estis direktoro de la konservatorio de Rio-de-Ĵanejro. Imperiestro Petro la 2-a nomumis lin kortega violonisto, kaj White fondis kun Arthur Napoleão en 1883 la Sociedade de Concertos Clássicos. Ekde 1889 li denove aktivis kiel violonisto, instruisto kaj komponisto en Parizo.

Kiel komponisto White staris sub la influo de eŭropaj muzikistoj kiel ekzemple Henryk Wieniawski kaj Henri Vieuxtemps. Li komponis i.a. violonkonĉerton, arĉkvarteton, boleron por violono kaj orkestro, variaĵojn por klaviceno kaj orkestro same kiel muzikpecojn por violono kaj piano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]