José do Nascimento Marques

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José do Nascimento Marques
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1920 (1920-01-01)
Morto 30-an de novembro 2003 (2003-11-30) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Portugalio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

José do Nascimento MARQUES (naskita en 1920 en Galveias, Portugalio; mortinta en 2004 en Argentino) estis portugala esperantisto.

Post la unuaklasa lernado lia patro portis lin al Barreiro, lokita en la maldekstra bordo de l’rivero Tejo, antaŭ Lisbono, al la hejmo de pliaĝa fratino lia. En Barreiro li viriĝis, kaj en ĝi li estis edukita en la ŝipkonstruejo kie li eklaboris 13-jaraĝa. Li fariĝis anarkiisto.

Li fariĝis esperantisto 15-jaraĝa en 1936 post la perforto de la sekreta polico PIDE dum la diktaturo de António de Oliveira Salazar en Portugalio. Li forlasis Portugalion persekutita de la terura diktatorado de Salazar, kiu tiom da esperantistoj kaj liberpensuloj mortigis, kaj iris al Argentino, kie li vivis dum 40 jaroj.

Pluraj liaj tekstoj, ĉefe pri movadhistorio de urbeto Barreiro, aperis en Nia Bulteno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]