Jouko Lindstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jouko Lindstedt
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1955 (1955-07-15) (68-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj Esperantofinnasvedabulgara
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko
Okupo
Okupo esperantisto • slavisto • esperantologo
vdr

Jouko LINDSTEDT (Helsinko, 15-a de julio 1955) estas finna lingvisto kaj esperantisto.[1] Ekde 1998, li estas ano de la Akademio de Esperanto.[2][noto 1] Li elektiĝis esperantisto de la jaro (en 2000).[4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li devenas de familio kun svedlingvaj praavoj; li konas la svedan, sed denaske parolas la finnan.[5] Lindstedt eklernis Esperanton en 1969, aĝante 14 jarojn:[1] li lernis la lingvon aŭskultante lingvan kurson elsendita de la publika radio de Finnlando.[5][6] Poste, la saman jaron, li faris konkurson kaj gajnis senpagan partoprenon al la Universala Kongreso, kiun tiujare okazis en Helsinko.[5]

«Mi fariĝis lingvisto pro tio, ke mi unue mi interesiĝis pri Esperanto» — deklaris dum intervjuo al Pola Ret-Radio. «Tio helpis min vidi, ke ĉiuj lingvoj havas strukturon eĉ se malpli simplaj, en aliaj lingvoj».[5]

Li estas profesoro en la Instituto pri slavistiko kaj baltologio de la Universitato de Helsinko (Finnlando),[1] en la fakejo pri modernaj lingvoj;[7] li ankaŭ esploradis pri la bulgara kaj makedona.[6] En intervjuo por La Ondo de Esperanto, li asertis, ke Esperanto direktis liajn «esplorojn al novaj temoj, ekzemple lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco en la mondo».[4]

Li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en 2019.[5] Li estis redaktando de la Hejma Vortaro[4] kaj, en 1980, li estis inter la kunverkintoj de la Manifesto de Raŭmo;[4] tamen, li estas kritika pri la raŭmisma movado: «La nuntempa "raŭmismo" reinterpretas ĝin por siaj propraj celoj, kiujn mi malfacile povas ligi al tio, pri kio ni parolis en Rauma en 1980. La Manifesto estas uzata de la "raŭmistoj" kiel fetiĉo, kiun nur ili posedas».[4] En 2000, li elektiĝis «esperantisto de la jaro», kune kun Hans Bakker kaj Mauro La Torre.[8]

En 1998 li elektiĝis ano de la Akademio de Esperanto;[2] kiel akademiano, li plejparte interesiĝas pri la sekcioj de la gramatiko kaj ankaŭ de la vortaro.[5][9]

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Li loĝas kun sia familio en urbo Lahtio.[5] Lindstedt asertis ke, post la finna, estas Esperanto la lingvo, kiun li plej bone regas.[6] Liaj tri gefiloj estas denaskaj Esperanto-parolantoj[5][4] kaj li parolas ĉiutage Esperanton hejme: «Ĝi estas la dua hejma lingvo de nia familio. Nia plej maljuna infano naskiĝis antaŭ 20 jaroj, kaj mi ĉiam parolas Esperanton al li kaj al liaj du gefratoj», asertis en 2017 dum intervjuo.[10]

La nombro de Esperanto-parolantoj[redakti | redakti fonton]

En retmesaĝo al la retlisto denask-l de la 19-a de aprilo 1996 Jouko Lindstedt taksis la nombron de la Esperanto-parolantoj jene:[11]

  • 1 000 havas Esperanton kiel denaskan lingvon.
  • 10 000 parolas ĝin flue.
  • 100 000 scias aktive uzi ĝin.
  • 1 000 000 pasive komprenas multe.

Lindstedt klarigis, ke temas pri tre neprecizaj ciferoj; ili celas diri, ekzemple, ke «se oni taksas la nombron de la denaskaj esperantistoj nur en centoj, povas esti tro malmulte, sed ne troviĝas multaj miloj da ili».

Sekvante sugeston de Edmund Grimley Evans, al la takso oni aldonis la jenan frazon:[11]

* 10 000 000 iam iom studis ĝin.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La lastan fojon, li elektiĝis en 2016 por nov-jara mandato.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Jouko Lindstedt (angle). Alirita 2023-08-25.
  2. 2,0 2,1 Propono pri nova Statuto de Akademio de Esperanto (esperante) (2014-12-04). Alirita 2023-06-22.
  3. Elekto de triono de la akademianoj (esperante) (2016-02-17). Alirita 2023-08-25.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 "Dek demandoj al Jouko Lindstedt". Kontrolita 2023-08-25. (esperante)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 Lindstedt. Interparolo kun prof. Jouko Lindstedt (esperante) (2019-08-27). Alirita 2023-08-25.
  6. 6,0 6,1 6,2 Esperantist and Linguist (angle). Alirita 2023-08-25.
  7. Jouko Lindstedt (angle). Academia. Alirita 2023-08-25.
  8. "La afrika movado estas plejnvalora parto de la tutmonda Esperanto-movado". Kontrolita 2023-08-25. (esperante)
  9. Rezultoj de la elekto de la estraro kaj de la direktoroj de la Akademio (esperante). Akademio de Esperanto (2007-09-14). Alirita 2023-08-25.
  10. "Lindstedtin perheen arkielämä hoidetaan esperanton kielellä", 2017-07-26. Kontrolita 2023-08-25. (finne)
  11. 11,0 11,1 La nombro de esperantistoj en la mondo. Arkivita el la originalo je 2006-09-24. Alirita 2006-09-24.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.