Journal officiel de la République française

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Journal officiel de la République française (JO aŭ JORF)
Dosiero:Journal officiel.gif
oficiala gazeto
Speco Oficiala Gazeto

Lando Francio
Posedanto Franca ŝtato
Publikigisto Direkcio pri leĝa kaj administracia informado
Establodato 1868
ISSN 1270-5969 (1870-1880)
0373-0425 (ekde 1881)

Retejo journal-officiel.gouv.fr
vdr

Journal officiel de la République française[N 1], (esperante "Oficiala Gazeto de la Franca Respubliko"), mallonge JORF aŭ simple JO, estas la ĉiutaga oficiala gazeto eldonita de la franca ŝtato , en kiu estas skribita ĉiuj eventoj leĝofaraj (leĝoj), reglamentaj (decidoj, dekretoj), oficialaj deklaroj kaj leĝaj publikigoj. Subtitolo estas « Lois & décrets » (esperante "leĝoj kaj dekretoj").

La Oficiala Gazeto estas eldonita ĉiutage de mardo al dimanĉo escepte de la morgaŭoj de la festaj kaj feriaj tagoj kaj de la kristnaska tago kaj de la festotagoj. Ĝi estas eldonita de la direkcio pri leĝa kaj administracia informo (servo de la ĉefministro).

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la diskonigo de la leĝoj al la loĝantaro per skriba rimedo, la leĝoj estis diskonigitaj al la publiko per la urbotamburisto. La Oficiala Gazeto evoluis kaj uzis la novaj formojn de diskonigo: unue la Minitel komence de la 1980-aj jaroj kun la identigilo 3615 JOEL (por Journal officiel électronique)[1],[2], poste interreto kun journal-officiel.gouv.fr, tiu perreta versio estas same fidinda kia la papera versio ekde la 2-an de junio 2004.

Se iuj tekstoj aperas nur papere, ankaŭ la inverso estas vera : iuj aperas nur per elektronika versio[3], aliaj ankoraŭ estas presitaj kaj alretigitaj. La dekretoj pri ŝtatigo ne estas alretigitaj, ili haveblas nur per papera versio, same pri la eltiroj de kondamnoj pro imposta fraŭdo kaj petoj de nomŝanĝo.

La nova JORF per nombroj[redakti | redakti fonton]

La elektronika formo havas juran valoron. Tiel la ŝtato povas ŝpari paperajn ekzemplerojn liveritajn ĉiutage, kaj sendokostojn. Laŭ la ĉefministro en posteno je tiu dato, Jean-Pierre Raffarin, la ŝparoj altis je 800 tunoj da papero jare, tio estas 45 hektaroj da arbaro aŭ 20 000 arboj.

La papera versio liverata al 36 000 abonantoj (precipe administracioj) altas ĉiutage je 6,2 tunoj da papero, sed tio estas ankaŭ 1,4 milionoj da eŭroj jare da sendokostoj.

La kvalito de la elektronika versio kaj ĉar ĝi ne difektiĝas kiel la papera versio alportas ne neglekteblan avantaĝon[4].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni skribas franclingve « Journal officiel de la République française » : Journal officiel kursive, J kaj R majuskle, o kaj f minuskle

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]