Jovanotti
Jovanotti (naskiĝis la 27-an de septembro 1966 en Romo) estas itala kantisto, kiu kutime sed ne ĉiam kantas repmuziko. Lia vera nomo estas Lorenzo Cherubini.
Li famiĝis je la fino de la 1980-aj jaroj, kun muziko kiu estis mikso de diskoteka muziko kaj rapo, speco da muziko kiu ankoraŭ ne ekzistis en Italio en tiu periodo. En lia unuaj diskoj, la kantoj kutime ne parolis pri profundaj aŭ seriozaj temoj, sed dum la naŭdekaj jaroj, lia muziko laŭgrade serioziĝis, kaj li komencis paroli ĉiam pli pri politikaj, religiaj aŭ filozofiaj temoj. Lia muziko komencis estis influata de alia genroj kiel regeo kaj monda muziko. Li ankaŭ fariĝis fama subtenanto de multaj progresemaj kauzoj kaj organizaĵoj. Li ankaŭ aktive partoprenis en la kampanio por konvinki okcidentaj registaroj forviŝi la monŝuldoj kiujn triaj mondaj landoj havas al ili. En la jaro 2002, li partoprenis la fama itala muzik-festivalo nomata, la festivalo de Sanremo, kantante kanton nomata "cancella il debito" ("Forviŝu la ŝuldon") en kiu li petis al la itala registaro forviŝi la ŝuldojn de kelkaj afrikaj landoj al ĝi.
Jovanotti estas verŝajne unu el la plej popularaj italaj kantistoj. Inter lia plej famaj kantoj estas "L'ombelico del mondo", "Penso Positivo", "Serenata Rap" kaj "Bella".
