Joy Adamson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joy Adamson
Persona informo
Joy Adamson
Naskonomo Friederike Victoria Gessner
Naskiĝo 20-an de januaro 1910 (1910-01-20)
en Opava
Morto 3-an de januaro 1980 (1980-01-03) (69-jaraĝa)
en Shaba National Reserve
Mortis pro hommortigo vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)AŭstrioCislajtio vd
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno vd
Familio
Edz(in)o Victor von Klarwill • Peter René Oscar Bally • George Adamson vd
Profesio
Okupo verkisto • natursciencisto • pentristo • mediprotektulo • botanical illustrator • ekologo • aŭtobiografo • botanika kolektisto • scienca ilustristo • kartunisto • desegnisto • prozisto vd
Aktiva dum 1960– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joy Adamson (n. 20-a de januaro 1910 en Opava – m. 3-a de januaro 1980) estis natursciencisto, pentristo kaj verkisto konata pro la libro Born Free ("Naskiĝis libere"), adaptita al filma formo en 1966. Ŝi kaj ŝia edzo George Adamson fariĝis la unuaj homoj, kiuj komencis intensive realigi revenon de bestoj vivantaj en kaptiteco en la sovaĝan naturon. En angle parolantaj landoj oni nomas tiun ĉi aktivecon rehabilitationrestocking.

Klopodoj gvidantaj al reveno de bestoj reen en ilian natutan medion estas hodiaŭ larĝe disvastigitaj, sed en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, kiam Adamsonoj komencis siajn eksperimentojn, tio ne estis tiel. La geedzoj akiradis la unuajn spertojn kun la alnatura reveno de bestoj danke al kunvivado kun leonoj, dum kio ilia plej fama kunloĝanto fariĝis leonino Elsa. Tiu estis pli poste ellasita reen en la sovaĝan naturon.

Elsa[redakti | redakti fonton]

Adamsonoj akiris Elson hazarde – George spursekvis homvoran leonon kaj pro eraro li pafmortigis leoninon, kiu intertempe ekatakis ilin. La leonino estis patrino de tri leonidoj, kiujn George tuj alportis al Joy.

"En aŭtomobilo mi ekvidis hararon de leono. Antaŭ ol mi havis tempon por demandi, kia tio estas ĉasaĵo, George montris malantaŭen en la aŭtomobilon. Tie kuŝis karesalpremiĝintaj tri leonidoj, tiaj vilaj makulaj cumumoj. La leonidoj tro ne interesiĝis pri la ekstera mondo. Ili havis nur kelke da tagoj, la okulojn ili havis tegitaj per blueta membraneto. Ili ne sciis leviĝi sur piedojn, sed jam ili rigardis, kien ili kaŝrampus. Mi prenis ilin sur miajn genuojn, por ke ili iom trankviliĝu, kaj George ekscitite rakontis al mi dum tio," verkas Joy Adamson en sia libro Okazintaĵoj de leonido Elsa (en la angla orinalo Born free, a lioness of two worlds).

Pli malfrue, Adamsonoj sendis du leonidojn en nederlandan zoon kaj ili mem lasis sole Elson. Tiu fartis kun ili vere per reĝa maniero. Ĝi povis libere moviĝadi tra la kampadejo, ĝi akompanis Adamsonojn en iliaj ekspedicioj, ĝi ripozis sur tegmento de landrovero, ĝi baniĝis en Hinda oceano.

Malgraŭ tio, Adamsonoj klopodis evoluigi en Elsa ĝiajn naturajn ĉasistajn instinktojn tiel, por ke ĝi povu vivi pli poste sendepende. Kiam Elsa estis trijara, ili komencis iom post iom prepari ĝin por reveno en la sovaĝan naturon. Elsa vere eklernis ĉasi mem. Ĝi eĉ kopulaciis kun sovaĝa leono kaj ĝi naskis leonidojn – du leonetojn kun nomoj Ĝespo kaj Gopo kaj malgrandan leonidinon, kiu estis nomita Elsinjo. Elsa mortis la 24-an de januaro 1961, evidente pro atako de parazito. Ĝiaj idoj estis ellasitaj en Naturparkon Serengeti situanta en Tanzanio. En tiu ĉi naturparko estas multe da leonoj kaj estas certe, ke kelkaj el ili estas idoj de la fama Elsa.

Post ĝia morto la geedzoj Adamson daŭirigis en eksperimentoj kun pliaj leonoj. Dume George Adamson restis ĉe leonoj, lia edzino poste ekcelis je gepardoj kaj leopardoj.

Joy montris en la zorgo pri la bestoj kaj en preparoj por ilia reveno en sovaĝejon nekutiman paciencon. Ŝia domo ŝajnigis veterinaran klinikon aŭ bestan orfejon. Ŝi kapablis zorgi pri kia ajn besto – ekde eta birdeto ĝis elefantido. Kiam ŝi trovis vunditan beston, kiu pereus sen ŝia helpo, ŝi prenis ĝin hejmen. Do ekzemple ŝi kuracis al strigo la rompitan flugilon aŭ ŝi kuracis la antaŭan polmon de ŝakalo. La ŝirmo de ĉiuj sovaĝe vivantaj bestoj fariĝis ĉefa plenigaĵo de ŝia vivo.

Naskiĝloko de Joy[redakti | redakti fonton]

Naskodomo de Joy nuntempe

La estonta mondfama pentristino, verkistino kaj ŝirmantino de bestoj – Joy Adamson – naskiĝis la 20-an de januaro 1910 en Opava kiel Frederike Victoria Gessner. Ŝi naskiĝis en malgranda dometo en strato "Na Rybníčku", kiu hodiaŭ havas numeron 46, sed la familio loĝis tiam en numero 48.

Ŝi naskiĝis en germana familio, kiu apartenis al meza klaso. Ŝia naskolingvo estis la germana, eĉ kiam la malgranda Joy devis koni almenaŭ pasive la ĉeĥan, ĉar la germana kaj la ĉeĥa komunumoj tiam vivis unu apud la alia. Pli poste, kiam Joy transloĝiĝis al Kenjo, kie oni parolas angle, ŝia angla estis ĝis fino de ŝia vivo markita per la germana akcento. Ankaŭ la origino de Joy estis interesa – dum el la flanko de patrino ŝi akiris entreprenecon de konata familio de Wiesshuhn-oj, ŝia patro devenis el ne tro signifa familio de Gessner-oj.

Gepatroj[redakti | redakti fonton]

La patro de Joy[redakti | redakti fonton]

Victor Gessner (maldekstre) – la patro de Joy

La patro de Joy Adamson estis imperiestra-reĝa inĝeniero Victor Gessner (18811930), perkonfesie katoliko. Li devenis el Opava, kie li naskiĝis en ne tro signifa familio kiel filo de administranto de sukerfarejo de Heinrich Gessner kaj Hedviko, naskita Wiese.

La geedzeco, el kiu naskiĝis tri filinoj, krom aliaj ankaŭ Joy, ne estis feliĉa. Post divorco Victor Gessner denove edziĝis kaj li konstruis domon en la centro de Opava. Sed li mortis en Prago. Li ne ĝisvivis naskiĝon de sia filo, kiu naskiĝis mallongtempe post lia morto. Sed la filo en la tempo de sia junaĝo memmortigis sin.

Joy rememoras pri sia patro[redakti | redakti fonton]

Mia patro Victor Gessner estis civila okupito ĉe soldatoj, dum la unua mondmilito li estis kolonelo, kiu komandis al motorizita taĉmento. Mi amis kaj adoris lin, sed samtempe mi timis lin. Li ofte rakontis al ni okazintaĵojn el la naturo – pri konduto de formikoj kaj aliaj malgrandaj animaloj. Iam li estis tre amplena, sed alifoje tute senkaŭze li ĉesis rimarki nin, li suferigis nin aŭ punis nin iomete sadisme.
Joy Adamson: Vokado de sovaĝejo

La patrino de Joy[redakti | redakti fonton]

Friederika Gertruda Greipel – la patrino de Joy

La patrino de Joy Adamson male devenis el signifa kaj karakteriza familio de Weisshuhnoj, kiuj apartenis al sukcesaj kaj aventuremaj entreprenistoj. La patrino de Joy Adamson, kiu nomiĝis Friederika Gertruda Greipel, naskiĝis en la jaro 1888 en familia vilao en vilaĝeto "Stoupy" kiel filino de Josef Greipel kaj Friederika, naskita Wiesshuhn. La patrino estis evangeliino. La vilaĝeto, kie la patrino naskiĝis, hodiaŭ jam ne plu ekzistas, ĉar ĝi estis en la sesdekaj jaroj de la lasta jarcento subakvigita per valbaraĵo Kružberk, tamen ŝia naskodomo tie ankoraŭ staras kaj ĝi estas uzata por privata refreŝigo. La patrino de Joy Adamson foriris post la divorco en la jaro 1922 en Vienon, kie ŝi denove edziniĝis.

Joy rememoras pri sia patrino[redakti | redakti fonton]

Multe pli proksima estis por mi la patrino, la bela, talenta kaj ravema. Mi fieris pri ŝi, ŝi aspektis por mi kiel diino. Ŝi havis agrablan sopranon, ŝi bele pentris kaj ŝi estis animo de ĉiu socio. Mi havas al ŝi unusolan ekskluzivaĵon – tre ofte ni estis lasitaj al zorgo de patrin-edukistino kaj pli poste de edukistino. Malgraŭ tio ke mi adoris la patrinon, mia konfidantino estis kuiristino Milli, al kiu mi kuris por konsolo kaj por kunsento. Ŝi havis kun mi senfinan paciencon. Ŝi estis dankema publiko, kiam mi dancis aŭ promenis vualita en koltukoj de la patrino sub artista nomo Bobrika Jenjar.
Joy Adamson: Vokado de sovaĝejo

Joy junaĝe[redakti | redakti fonton]

Joy vivis en Opava ĝis siaj 12-a jaroj. En unu flanko ŝi travivis feliĉajn momentojn, kiam ŝi spertis somerajn kaj aŭtunajn monatojn kun pluraj parencoj en la familia vilao en la vilaĝeto Stoupy, germane Seifenmühle[n. 1] sur bordo de rivero Moravice. La vilao troviĝanta proksime de valbaraĵo Kružberk ekzistis ĝis la jaro 1993, kiam ĝi forbrulis. Meze de la bela kaj netuŝita naturo Joy eklernis percepti kaj estimi la naturbelecojn. Ĝuste tie ŝi ankaŭ promesis al si mem, ke ŝi ŝirmos la naturon ĝis fino de sia vivo.

Aliflanke ŝia infaneco estis markita per malkonkordoj en la familio. Joy jam de la frua infanaĝo serĉis amon, kiun ŝi ne ricevis, ĉar la gepatroj konservis malvarman spacon de siaj infanoj kaj ili ne estis komplezemaj por inkluzivi ŝin per varma favoro kaj zorgo. La serĉado de amo fariĝis ĉefa motoro de ŝia vivo, ĝi akompanis ŝin per komplikaj kunulaj interrilatoj kaj fine ĝi finis en tre nekutima interrilato kun leonino Elsa.

Joy, kiu estis baptita en evangelia preĝejo (la t.n. ruĝa preĝejo en Lidická-strato en Opava), finvizitis en Opava komunuman lernejon, poste la gepatroj enskribis ŝin en Germanan junulinan reforman realan gimnazion (en nuna Zacpalova-strato). Ŝi vizitis sole la unuan lernoklason, en la dua, post la divorco de la gepatroj en la jaro 1922, ŝi foriris al la avino en Vienon. Ankaŭ poste ŝi regule veturis por ferii en la familian vilaon sur la bordo de valbaraĵo Kružberk. Ŝiaj vojaĝoj en Ĉeĥoslovakion ĉesis, kiam ŝi edziniĝis kaj nelonge post tio ŝi transloĝiĝis en Kenjon. Jam neniam plu ŝi vizitis sian naskolandon. Kaj nek malgraŭ tio, ke en la tempo de sia fameco ŝi efektivigis vojaĝon en Vienon aŭ Hungarion aŭ en la eksan Sovetunion. Kaŭzoj povas esti kelkaj, ekzemple ne tro feliĉaj rememoroj al la infanaĝo. Joy mem proponas klarigojn en sia aŭtobiografia romano Vokado de sovaĝejo:

"Poste la tuta valo de Siefenmühle estis inundigita kaj estiĝis ĉi tie unu el grandaj valbaraĵoj en Ĉeĥoslovakio. Kun tio malaperis plimulto de miaj plej feliĉaj infanaj rememoroj. Mi neniam revenis en tiun ĉi regionon, ĉar mi ĉiam volis konservi miajn rememorojn al la beleco de netuŝita Seifenmühle."

Post la jaro 1946 estis konfiskita al ŝia familio plimulto da posedaĵo. Kelkaj familianoj ĝisvivis en Regiono Opava (ekzemple ŝia amata avino Oma ripozas en tombejo en Budišov nad Budišovkou), sed plimulto de ili elvojaĝis en la mondon. Krom tre malproksima parenco vivanta en Opava kaj tre malproksima familia branĉo de kuzo vivanta en Germanio (ambaŭ el familio de Wiesshuhnoj) estas ĉiuj anoj de la familio mortaj. Sed en Granda Britio senĉese vivas nevoj kaj nevinoj de Joy Adamson – idoj de ŝia plej juna fratino Dorle.

Biografio de Joy Adamson[redakti | redakti fonton]

  • 1910 – Ŝi naskiĝis kiel Friederike Victoria Gessner en Opava, kiu estis tiam parto de Aŭstrio-Hungario.
  • 1922 – Post la divorco de la gepatroj ŝi transloĝiĝas en Vienon, kie ŝi vivas kun sia avino.
  • 1928 – Ŝi akiras diplomon en kurso por modaj proponistoj.
  • 1929-1930 – Ŝi dediĉas sin al skulptista laboro.
  • 1931-1932 – Ŝi okupiĝas per laboro kun metalo en viena artindustria lernejo (Kunstgewerbeschule).
  • 1931-1935 – Ŝi studas medicinon.
  • 1935 – Ŝi edziniĝas kun Viktor von Klarwill, viena bankiera oficisto de juda origino.
  • 1937 – Ŝi alveturas en Kenjon, por ke ŝi trovu ĉi tie novan domon por si kaj sia edzo, kiu bezonas rifuĝejon antaŭ la ekspansio de Hitler. Dum vojaĝo en ŝipo ŝi pli proksime interkonatiĝas kun svisa botanikisto Peter Bally. Ŝi decidiĝas, ke ŝi eksedziniĝos kun la aŭstra edzo. Rapide ŝi forveturas el Kenjo, por ke en Aŭstrio komencu divorca proceso.
  • 1938 – Ŝi revenas Kenjon kaj edziniĝas kun dua edzo Peter Bally, kiu inicas ŝin ne nur en la belecojn de afrika naturo, sed ankaŭ en pentradon de kreskaĵoj. Peter mem estas rekonata botanika pentristo, sed Joy superas lin. Ŝiaj pentraĵoj plenumas ne nur komplikajn teknikajn postulojn kunigitaj kun preciza bildigo de kreskaĵoj, sed samtempe ili fariĝas artaĵoj. Joy ekkomprenis la forton de tropika lumo kapablante validigi ties rebrilon en satecon de koloroj.
  • 1938-1943 – En tiu ĉi periodo Joy estas finanta 700 botanikajn pentraĵojn, por kiuj krom alia akiras en Londono oran medalon de Grenfell. Parto de pentraĵoj estis ekspoziciata, parto uzita kiel ilustraĵo por sume 7 libroj. En Kenjo estas kelkaj el ili senĉese aĉeteblaj kaj oni senĉese uzas ilin. Temas pri jenaj publikaĵoj:
Gardening in East Africa – 3 partoj,
Trees and Shrubs of the Uganda Protectorate,
Trees and Shrubs of East Africa,
Some wild flowers of Kenya,
The flora of the Belgian Congo
  • 1944 – Ankaŭ ŝia dua geedzeco finas per divorco. Pli poste ŝi edziniĝas kun sia tria edzo, kun gardisto de bestaro George Adamson. Malgraŭ tio ke ŝi vivas kun li ĝis sia tragika morto, la geedzeco estas markita pro kelke da malkonkordoj.
  • 1944-1952 – Ŝi laboras laŭmende laŭ brita kolonia registaro, kiu postulas fari kelkajn portretojn de membroj de ĉiuj kenjaj triboj. Joy eĉ spite al suferoj kunigitaj kun la pentrado en pretendema medio fine finas 600 pentraĵoj, kiuj intertempe fariĝas kenja nacia trezoro, ĉar vico da triboj hodiaŭ jam pereis. Joy eluzas sian konsekvencon kaj sencon por detalo kaj samtempe kun la pentrado ŝi kolektas signifajn etnografiajn indikojn kunigitaj kun la vivo de certa tribo, kiujn ŝi pli poste eldonos libroforme. La pentraĵoj hodiaŭ kreas bazon de daŭra ekspozicio de Kenja nacia muzeo en Najrobio. Parto de la pentraĵoj estas ankaŭ ekspoziciata en la sidejo de kenja prezidento. Krome Joy en tiu ĉi periodo ankaŭ finas 80 pentraĵoj de koralaj fiŝoj.
  • 1956 – Venas ŝlosila evento en la vivo de Adamsonoj. George Adamson estas trovanta malgrandajn leonidojn, unu ili lasos kaj nomos Elsa kaj komune ili edukas ĝin.
  • 1960 Joy priskribas sian vivon kun Elsa en libro Okazintaĵoj de leonino Elsa (en la angla originalo Born free, a lioness of two worlds), kiu fariĝas furorlibro kaj ĝi estas tradukita en 25 lingvojn. Malgraŭ tio ke ankaŭ antaŭ tiu ĉi libro estis eldonitaj publikaĵoj pri kunvivo de homo kun bestoj, la libro fariĝas sukcesa rilate al sia tempigado. Ĝi aperas en la tempo, kiam estiĝas embrioj de ekologia movado, kiu plene disvolviĝos en la 70-aj jaroj. La libro pleje priskribas nekutiman kunvivon de homo kun besto – subtila virino vivanta kun leonino en kruda afrika naturo. Tiu ĉi romantika kombino akiris la korojn de legantoj en la tuta mondo.
  • 1961-1980 – Joy Adamson inicas sian vivon al pluaj projektoj koneksantaj kun ŝirmo de la naturo. Dum ŝia edzo dediĉas sin sole al leonoj, Joy iom post iom edukas ankaŭ gepardojn kaj leopardojn. Siajn ekkonojn ŝi prilaboras en pluajn librojn – Okazintaĵoj de levhartino Penny (la angla originalo Queen of Shaba), ŝia biografio Vokado de sovaĝejo (la angla originalo Searching Spirit). Krome aperis ankaŭ rememoroj pri ŝia edzo George Adamson Mia vivo kun Joy (la angla originalo My pride and Joy). Joy eldonis ankaŭ librojn:
Living free,
Forever free,
Elsa and her cubs,
The story of Elsa,
The spotted sphings,
Pippa and her cubs,
Pippa‘s Challenge

Sume oni vendis en la tuta mondo 5 milionoj da ekzempleroj de tiuj ĉi libroj. Profiton el la vendado Joy dediĉis al la ŝirmo de la naturo. Ŝi fondis fondaĵon "Elsa Wild Animal Appeal", kies filioj estiĝis en la tuta mondo kaj ĝis hodiaŭ ili funkcias ekz. en Usono, Kanado, Japanio kaj Kenjo. Konkrete en Kenjo estis rimedoj el la fondaĵo eluzitaj por aviadilkursoj por gardistoj de bestaro, kiuj povis en malgrandaj aviadiloj alflugi eĉ en nealireblajn partojn de Kenjo kaj pli efike agi kontraŭ ŝtelĉasistoj. Joy dediĉis krom tio rimedojn por fondo de naciaj parkoj (ekzemple Hell’s Gate, Meru, Samburu), kiuj hodiaŭ estas rezervejoj por savo de bestaro kaj enspezoj el ties vizitoj kreas spinon de kenja ekonomio. Krom la libroj pri sovaĝaj bestoj Joy Adamson verkis ankaŭ pluajn librojn – pentraĵoj de kenjaj triboj havigitaj per notoj estis eldonitaj sub la angla titolo The Peoples of Kenya, aperis ankaŭ Joy Adamson’s Africa.

  • 1980 – Joy Adamson estas en la kenja rezervejo Shaba brutale murdita per sia eksa servisto, kiun ŝi pli antaŭe maldungis pro eta ŝtelo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Okazintaĵoj el la vivo de Joy Adamson en Kenjo estis ankaŭ filmitaj en du filmoj.

Parenco[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Domaro, hodiaŭ sur fundo de akva rezervujo Kružberk.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biografia vortaro de Silezio kaj norda Moravio. 1-a kajero. Ostrava : Ostravská univerzita ; Opava : Optys, 1993. 112 s. ISBN 80-85819-05-8. S. 13.
  • Personecoj – Ĉeĥio : Ottův slovník. Praha: Ottovo nakladatelství, 2008. 823 s. ISBN 978-80-7360-796-8. S. 10.
  • Kulture-historia enciklopedio de ĉeĥa Silezio kaj nordorienta Moravio. 1-a volumeno : A–L. 2-a eldono. Ostrava : Ústav pro regionální studia Filozofické fakulty Ostravské univerzity, 2013. 570 s. ISBN 978-80-7464-386-6. S. 67.
  • TOMEŠ, Josef, a kol. Český biografický slovník XX. století I. A–J. Praha ; Litomyšl: Paseka, 1999. 634 s. ISBN 80-7185-245-7.
  • VOŠAHLÍKOVÁ, Pavla, a kol. Biografický slovník českých zemí : 1. sešit : A. Praha: Libri, 2004. 155 s. ISBN 80-7277-215-5. S. 37–38.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]