Jozef (filo de Jakob)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jozefo.

Jozef (aŭ Jozefo), hebree יוֹסֵף, estis unu el la dek du filoj de la hebrea patriarĥo Jakob, kaj la plej amata filo de la patro. Lia patrino estis Raĥel. Lian historion rakontas la finaj 14 ĉapitroj de Genezo.

Biografio

La nomo Jozef signifas "La Eternulo pliigas/aldonas"; oni diras ke Raĥel, naskante lin, ekdiris "La Eternulo aldonos al mi alian filon" (Ge 30.24).

Deksepjara Jozef paŝtadis gregojn kune kun la fratoj. La fratoj enviis lin pro lia favorateco ĉe Jakob. Ili forkaptis lin, intencante murdi lin, sed Ruben intervenis dirante "ne verŝu lian sangon", do ili vendis lin kiel sklavon al komerca karavano preterpasanta, kiu kondukis lin en Egiptujon. La fratoj ŝiris la mikskoloran veston, kiun ili prenis de Jozef, kaj ŝmiris ĝin je kapra sango. (Ge 37)

En Egiptujo Jozef fariĝis sklavo de la ministro pri sekureco, Potifar. Potifar rimarkis lian benatecon kaj liajn talentojn, kaj estrigis lin inter la sklavaro de la domo. Sed lia edzino volis tromplogi lin, kaj kiam li rifuzis cedi antaŭ ŝia logado, ŝi akuzis lin pri provo seks-atenca. Oni do malliberigis lin, sed li sukcesis akiri la favoron ankaŭ de la prizonestro, kiu faris lin administranto de la malliberejo kie li mem malliberis. (Ge 39)

Faraono malliberigis du el sia servistoj (la viniston kaj la bakiston) en la sama ejo kun Jozef. Ili sonĝis strangajn sonĝojn, kaj Jozef interpretis por ili la signifojn. La vinisto liberiĝis, sed oni pendumis la bakiston, konforme al la prognozoj, kiujn Jozef tiris el iliaj sonĝoj. (Ge 40)

Faraono sonĝis strangan sonĝon. Li ne scipovis interpreti ĝin. La vinisto reklamis pri Jozef kaj lia interpreta talento. Faraono malliberigis Jozefon, aŭskultis lian klarigon pri la sonĝo, kaj faris lin ministro kun respondeco pri planado kontraŭ venonta malsatego. Jozef lerte planis kaj plenumis la necesajn paŝojn por ke Egiptujo travivu sepjaran senpluvecon sen malsatmortoj. (Ge 41)

Dume, Jakob kaj liaj restantaj filoj en la lando Kanaana suferis pro la manko de pluvo. Li do sendis la filojn al Egiptujo, ĉar oni aŭdis ke tie abundas la grenstokoj. Finfine Jozef sukcesis alvenigi ankaŭ la patron Jakob al Egiptujo, kaj la tuta familio enmigris tien (entute 70 animoj laŭ Ge 46.27) (Ge 42-46)

Jakob mortis, kaj poste ankaŭ Jozef.

Jozef en posta literaturo

Hendrik Bulthuis verkis romanon Jozef kaj la edzino de Potifar