Jozefo (parenco de Jesuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jozefo
Biblia persono
homa biblia persono • biblia personaro
Verko Evangelio laŭ Marko
Evangelio laŭ Mateo
Informoj
Eble sama Joseph Barsabbas
Sekso vira
Patro Jozefo de Nazareto
vdr

En la Nova Testamento, Joses (en la kojnea greka Ἰωσῆς, ĝenerale konsiderata variaĵo de Jozefo) estas "frato" (greke:adelfòs) de Jesuo.

Bibliaj tekstoj:

  • Marko 15,40-47: “Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;”.
  • Mateo 27,56; 13,55; “Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas? (13,55).

Pro la plursenca signifo de la greka ŝemidigita termino kaj la malabundo da novtestamentaj aludoj ne eblas reiri al la reala parenceco kun Jesuo kaj estis diversaj alternativaj hipotezoj: frato, duonfrato, kuzo (oni vidu la historiajn interpretojn pri la fratoj de Jesuo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]