Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pentraĵo de Miklós Barabás pri Joseph Anton Johann Habsburg

Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno, pli precize germane Erzherzog Joseph Anton Johann Baptist von Österreich, hungare Habsburg József nádor = "palatino Jozefo Habsburgo" (naskiĝis la 9-an de marto 1776 en Florenco; mortis la 13-an de januaro 1847 en Buda) estis hungara palatino, politikisto, kaj membro patrona de la Hungara Scienca Akademio (1825). Lia patro estis imperiestro Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio), lia frato estis imperiestro Francisko la 1-a (Aŭstrio), lia plej grava filo estis la lasta hungara palatino Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Joseph Anton Johann Habsburg komence vivis en kortumo en Florenco, ekde 1790 en Vieno, ekde 1792 en Buda. Post 4 jaroj li iĝis palatino. Li lernis la hungaran, tial li estis populara inter la hungaroj. Li konstante strebis por la hungara konstitucio, multe laboris por evolui urbojn Pest kaj Buda. Tiutempe okazis en Hungara reĝlando la reforma movado, kiun li apogis. Nepre menciindaj liaj laboradoj por fervojo inter Pest (urbo)-Vác, Hungara Nacia Muzeo, Tutlanda Biblioteko Széchényi, MTA, Societo Kisfaludy, observatorio sur Monto Gellért kaj Insulo Margareta. En Alcsút li konstruis kastelon kun arboreto. Li laŭvice havis 3 edzinojn. Li estis entombigita en Buda, la hungaroj opiniis pri li: "Li naskiĝis Habsburgo kaj li mortis hungaro".

Antaŭe: Hungara palatino Poste: Hungary Arms.svg
Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno 1795-1847 Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]