Jozefo Drucker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jozefo DRUCKER (naskiĝis en Leiden, Nederlando, en 1922, mortis en Valle Viejo, vilaĝo apud la urbo Katamarko, Argentinio, la 9-an de decembro 2008) estis argentina esperantisto.

Li elmigris Argentinon kun sia familia kiel infano. Studis en bonaeraj lernejoj kaj poste diplomiĝis en universitato kiel industria teknikisto, komencis labori en la argentina Patagonio en la petrolo-industrio, en YPF nacia entrepreno. Dungita por labori en minejoj, vojaĝis al Ĉilio kie ĉeestis en fama Ĉukikamata minejo dum kelkaj jaroj kaj poste en aliaj minejoj el Bolivio. Finfine argentina registaro kunvokis lin kiel direktoro en la karbo-minejo de "Rio Trubio", de nove en la suda Patagonio, kie li laboris ĝis emeritiĝo.

En sia juneco, Josefo fariĝis esperantisto en Bonaera Esperanto-Asocio, kie li havis la ŝancon konatiĝi persone kun Lanti kaj Tibor Sekelj.

Membro de AEL, Argentina Esperanto-Ligo, li kunlaboris en kongresoj kaj kunvenoj.

Danke al esperanto li havis la ŝancon vojaĝi al Eŭropo, rekonatiĝi kun sia nasko-lando kaj urbo kaj viziti geamikojn en Germanio kaj Francio, kie li prelegetis pri sia laborista vivo: tiam li fariĝis membro de SAT kaj UEA.

Post emeritiĝo li retiriĝis en bieneto de "Valle Viejo", apud Katamarko-urbo, kie li kunlaboris kun ekologistaj grupoj, kaj plu restis en kontakto kun la Esperanto-movado.