Jozefo Horváth

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jozefo HORVATH (naskiĝis la 20-an de julio 1949 en Győr) estas hungara esperantisto kaj instruisto de Esperanto. Kiel plumnomon aŭ italan nomversion li uzas ankaŭ la nomformon Giuseppe Croatini.

Li studis inter 1970-75 en la Debrecena Universitato Kossuth Lajos, germanan kaj rusan filologiojn, 1983-85 interlingvistikon kaj esperantologion en la Budapeŝta Universitato Eötvös Lóránd.

Li edziĝis en 1975 al Anikó Horváth, bibliotekistino, same esperantisto. La familio Horváth praktikas denaskismon, Rolando kaj Katinjo HORVÁTH estis edukataj en Esperanto kaj la lingvo hungara, dekomence.

Horvath profesie tradukas fakajn, priteĥnikajn tekstojn kaj beletron, precipe el la lingvoj hungara, germana, rusa kaj itala. Li tradukis interalie verkojn de Mór Jókai, Kálmán Mikszáth, András Sütő (elektronike eldonitaj de Inko). Li estas tradukinta la fabelromanon de la italo Carlo Collodi. Aperinta kun la Esperanta titolo La aventuroj de Pinokjo (eldono FEL, Belgio), tiu fabelromano fariĝis Infanlibro de la jaro 2004.

Pliaj tradukoj:

Li estas tradukinta en la hungaran lingvon la faman romanon de Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero; sed la libro ne estas eldonita.

Lernolibro: Kezdők eszperantó nyelvkönyve (Lernolibro de Esperanto por komencantoj)



Kiel leksikografo Jozefo Horvath redaktas la elektronikan EHV (Esperanta-hungara vortaro), kunaŭtoras diversĝenrajn vortarojn, kunredaktas la elektronikan Retan Vortaron.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj