Jozefo Maria Tomasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KATOLIKAJ SANKTULOJ
Sankta Jozefo Maria Tomasi
Sankta Jozefo Maria Tomasi
nomo = Jozefo Maria Tomasi
nacio =  Italio
naskiĝo = 12-a de septembro de 1649 en Licata (Sicilio)
morto = 1-a de januaro de 1713 en Romo
venerata = ĉe la Katolika Eklezio
sanktulproklamo = 1986 iniciate de papo Johano Paŭlo la 2-a
dato de la memoro = 3-a de januaro
noto1 = kardinalo
noto2 = teologo, liturgiisto
noto3 = kritikaj publikigaĵoj de antikvaj kristanaj dokumentoj
Kardinala ŝildo de kardinalo Jozefo Maria Tomasi.

Jozefo Maria Tomasi aŭ ‘Sankta Jozefo Maria Tomasi’ - (Licata (Sicilio), 12-a de septembro 1649Romo, 1-a de januaro 1713) - estis itala kardinalo, venerita kiel sanktulo ĉe la Katolika Eklezio

Li estis filo de don Julio, tiam duko de Palma kaj princo de Rosa Traina kaj Lampedusa.

Biografio

Infanaĝe Jozefo Maria studis la hispanan lingvon, sed samtempe li ricevis ankaŭ kristanan edukon. Sed li sentis ke sia destino estis vokiĝo al la sacerdoteco kaj, en 1664 la gepatoj al li permesis eniri ordenon de Teatinaj pastroj. La 25-an de marto 1666 li cedis siajn posedaĵajn kaj feŭdajn rajtojn al sia frato, don Ferdinando.[1]

Formada periodo

Li ekstudis ĉe don Francesco Maria Maggio religiajn temojn kaj orientajn lingvojn, poste en Mesino, Ferrara, Modeno kaj Romo; post la studoj ordiniĝis diakono en 1671. La sekvantan jaron li estis devinta reveni en la feŭdo de Palma de Montechiaro, pro la morto de sia frato; samjare li iris Palermon por fini siajn studojn pri teologio kaj la sekvantan jaron ordiniĝis sacerdoto en Romo. En sia ordeno, li okupis nenian oficon pro sia decido: li male preferis sin dediĉi al pieco, al studoj pri la liturgio kaj sanktaj tekstoj. Li lernis ĝis paroli la judan lingvon ĉe erudiciulo “Mosè da Cavè”. Sekve li estis kooptita en la rondo de la erudiciuloj kaj en la biblioteko de la reĝino Kristino el Svedio

Verkoj

Pratike li specialiĝis en liturgio kaj pri tiu teologia fako, kaj pri aliaj, publikigis diversajn verkojn; inter ili meritas citon la science zorgita publikigo de la Gelasia sakramentario (Liber sacramentorum romanae Aecclesiae ordinis anni circuli) en 1690. Li publikigis ankaŭ originajn tekstojn de gregoria ĉanto kaj antifonarojn.

Ĉiuj liaj verrkoj ests publikigitaj en: Responsorialia et Antiphonaria Romanæ Ecclesiæ a S. Gregorio Magno disposita ..., opera et studio Josephi M. Card. TOMASI, Rome 1686.

Leviĝo al kardinaleco

La 18-an de majo de 1712 li estis nomumita kardinalo de papo Klemento la 11-a sed ne povis okupi longatempe tiun oficon pro postveno de la morto kiu okazis la 1-an de majo de 1713.

Lia entombigon oni aranĝis en la preĝejo de Sankta Marteno sur Montoj de sia karidinala titolo; en 1971 lia korpo estis gastigita en la teatena baziliko de Sant'Andrea della Valle, sub flanka altaro.[2]

Beatul- kaj sanktulproklamo

Jozefo Maria Tomasi estis levita al la digno de beatulo iniciate de papo Pio la 8-a la 29-an de septembro 1803 kaj al tiu de sanktulo iniciate de papo Johano Paŭlo la 2-a la 12-an de oktobro de 1986.

Notoj

  1. Santi, beati e testimoni: San Giuseppe Maria Tomasi
  2. angle The Cardinals of The Holy Roman Church

Eksteraj ligiloj

vidu ankaŭ