Jozefo Németh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jozefo Németh
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1960 (1960-04-28) (63-jaraĝa)
en Szombathely
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

József NÉMETH (naskiĝis la 28-an de aprilo 1960) vivas en Hungario. Li estas konata esperantisto.

Studoj kaj kariero[redakti | redakti fonton]

En 1983 József NÉMETH diplomitiĝis kiel bibliotekisto kaj bazlerneja instruisto pri matematiko. Li laboris en la urba biblioteko de Pápa (1983-85) kaj estris la kulturdomon de pedagogoj (1987-89). Ekde 1985 li laboris en bazlernejo instruante 6—14-jarajn infanojn.

En 1994 li sukcese trapasis ekzamenon pri la germana lingvo, kaj samjare estas diplomita kiel Esperanto-instruisto en la pedagogia altlernejo de Szombathely. En 2000 li estas diplomitita kun laŭdo pri informadiko en la Universitato de Veszprém. En 2006 en la sama universitato ricevis diplomon kiel fakpedagogo pri pedagogiaj mezurado kaj taksado. Ekde 2015 li posedas la majstropedagogan titolon. Nun li laboras kiel instruisto pri informadiko kaj matematiko.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

József NÉMETH organizas Esperanto-grupojn kaj instruas Esperanton en kursoj, fakrondoj kaj en oficialaj bazlernejaj klasoj. Partoprenis la surbendigon de la instrumaterialo de Blazio Wacha. Krom la organizado, regule aperigas artikolojn en la Esperanto-gazetaro kaj en la lokaj hungarlingvaj gazetoj. En 1985 kaj 1987 aperis en lia traduko du libretoj. La unua enhavas fabelojn, poemojn, la dua estas dulingva ŝercaro. Dum kelkaj jaroj estis redaktoro de Savaria Esperanto-Revuo, la iama organo de la Esperanto-asocioj de la departementoj Vas kaj Zala. En 1995 entreprenis la redaktadon de Internacia Pedagogia Revuo. En 1996 li transprenis la gvidadon de hungara sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), reordigis ĝian administradon kaj sukcesis eĉ ricevi ŝtatajn subvenciojn. Kun Márta Kovács [kovaĉ] partoprenis la kompiladon de aŭda KD kun la prelegoj de István Szerdahelyi. En 2007 li redaktis libron (META 2007), kiu enhavas informojn, fotojn kaj grandparte ankaŭ biografiojn de 100 aktivaj hungaraj E-instruistoj. Li redaktas le hejmpaĝojn de ILEI, ILEI-HU kaj IPR.

De 1999 redaktas la organon de INOE, Naturista Vivo. Inter 2007 kaj 2019 li redaktis la organon de TEVA (Esperantista Vegetarano).