Juĝista povo
El Vikipedio
(Alidirektita el Juĝa povo)
Juĝista povo aŭ laŭ latinismoj judikativo respektive jurisdikcio estas, laŭ la principo de la disigo de povoj, unu el la tri sendependaj ŝtataj povoj. Ĝi kontrolu la leĝdonan povon kaj la plenuman povon. Kutime ĝi konsistas el la juĝistaro.
En Eŭropa Unio, la juĝista povo estas la Eŭropa Kortumo.
- Vidu
- Disigo de povoj:
- • Leĝdona povo (legislativo) • Plenuma povo (ekzekutivo) • Juĝista povo (jurikativo)