Juĝturo (Maribor)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La juĝturo en Maribor, konstruita en 1310, gardis la urbon de sudokcidento. Nuntempe ĝi prezentas bedaŭrinde nur iel solecan, nostalgian parton de la kvartalo Lent. La ronda turo havas nun tipan konusforman tegmenton, sed siatempe ĝi havis platon por kanonoj, kiun ĉirkaŭis dentforma muro. La turo estis pli foje rekonstruita, pro tio enhavas ankaŭ renesancaj elementoj. En jaro 1540 ĝi estis kovrita por konusa tegmento, kiu en 17-a jarcento bruligis. En jaro 1937 la turo denove bruligis kaj en 50-aj jaroj de 20-a jarcento estis renovigita.

Dosiero:Maribor juĝoturo.jpg
La Juĝturo en Maribor

Ĝia nomo estas ligita al sorĉistinaj procesoj, kiuj okazis en Maribor ĝis la 18-a jarcento. La unua sorĉistina proceso en Maribor estas dokumentita el la jaro 1546, kiam oni publike bruligis plurajn virinojn. Inter la juĝturo kaj la akvaturo etendiĝas malnova urobcentro, konata kiel Lent kaj Pristan. La stratoj tie iom similas la stratojn de la marbordaj havenurboj. En Lent nome ĝis la komenco de la dua mondmilito ekzistis haveno por flosoj, kius transportis lignon de Pohorje lau la rivero Dravo ĝis Serbio. Tio estis ekonomie tre grave por Maribor, ĉar la flosistoj devis pagi paspagon kaj ankaŭ multaj lignonegocoj okazis tie.

Fonto de Informoj

Laŭ broŝuro por partoprenantoj de Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Maribor 2007, kiu prilaboris Janko Štruc.