Samaranch komencis sian politikan karieron dum la diktaturo de la generalo Francisco Franco. Li estis magistratano en la urbodomo de Barcelono. Li poste estis ŝtatsekretario pri sporto, deputito en la nedemokrataj Kortesoj, kaj prezidanto de la Deputitaro de la provinco de Barcelono, antaŭ ol fariĝi vicprezidanto de IOK en 1974. En 1977 li estis nomumita ambasadoro en Sovetio, kie li akiris gravajn politikajn kontaktojn.
En 1991 li estis nomumita Markizo de Samaranch.
Prezidanteco de la IOK
Samaranch estis elektita Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato en la sesio okazigita en Moskvo inter la 15-a kaj 18-a de julio de 1980.
Sub lia prezidanteco, multe kreskis la profesieco de la Olimpikaj Ludoj, kun la partopreno de profesiaj sportistoj. La Ludoj fariĝis pli konkuraj kaj pli spektaklecaj, kun pli da ekonomiaj interesoj.
En 1992 estis plenumita lia revo pri la okazigo de la Olimpikaj Ludoj en Barcelono.
En 1999 li devis fronti diversajn skandalojn en la nomumo de sidejoj.
En 2001 li decids ne plu aspiri al la prezidanteco. Lin sukcedis Jacques Rogge, kaj Samaranch estis nomata Dumviva Honora Prezidanto.