Juan Arolas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Arolas
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1805 (1805-06-20)
en Barcelono
Morto 25-an de novembro 1849 (1849-11-25) (44-jaraĝa)
en Valencio
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr

Juan AROLAS (Barcelono, 22-a de junio de 1805 - Valencio, 25-a de novembro de 1849), estis hispana poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de mezriĉaj komercistoj, vivis infanaĝon en Valencio, kie li studis en lernejo de la ordeno de Piaristoj, en kies ordeno eniris en Peralta de la Sal (Aragono, 1819), laŭ kelkaj devigita de sia familio kaj luax aliaj pro memdecido. Tie li eksentis fortan enamiĝon al junulino, kies eĉ la nomo oni malkonas. Li studis filozofion en Zaragozo kaj Teologion en Valencio, kaj iĝis instruisto de la ties lernejo Colegio Andresiano (1825-1842). Kun aliaj samordenanoj, kiaj Vicente Boix kaj Pascual Pérez Rodríguez, ĉeestis en la babilrondo de la eldonisto Cabrerizo. Arde liberalaj, Arolas kaj Pérez fondis la Diario Mercantil (1833) defende de la liberecon kaj de Isabel la 2-a. Legis pasie la anglajn kaj francajn romantikulojn, kaj verkis ĉefe legendojn kaj orientajn historiojn montrante karakteran sentemon. Arolas faris malordan vivon kaj verkis abunde foje uzante plagiaton o la parafrazon por vivteni sin. Li iĝis fama kiel poeto kaj ne abandonis la religian ordenon, kiel ja faris lia kunulo Boix, time perdi vivtenon. Li suferis mensajn malfacilajcojn el 1842, kaj eĉ estis malliberigita pro ŝajnaj erotaj deziroj kaj tiele mortiĝis.

Verko[redakti | redakti fonton]

Poeto ege fruktodona, ne evitis plagiaton aŭ imiton, amiko de forma ornamado kaj kun malmulta sento pri interna strukturo de la poemo, la poezio de Arolas estis konsiderita duaranga ene de la Hispana Romantismo. Liaj poemkolektoj plej gravaj estas Poesías caballerescas y orientales (Valencia, Cabrerizo, 1840), Poesías pastorales y amatorias (Valencia, Mompié, 1843), Poesías religiosas, caballerescas, amatorias y orientales (Valencia, Mariana y Sanz, 1860).

La ampoezio estas ĉu novklasika ĉu romantika. La novklasika montras influon de la elegiaj latinoj kaj de la hispanaj klasikuloj. La romantika estas ege sensa, kaj ĉe tiu fako la majstroverko estas "A una bella" (al belulino), kies refrenaĵo estas "sé más feliz que yo" (estu pli feliĉa ol mi). Arolas estas unu el plej erotemaj poetoj de la hispana literaturo, kaj iom da lia stilo iris al Julián del Casal, poeto ĝenerale tre supera al li mem.

Orientismo estas foje ekskuzo por montro de erotismo subpremita (pro religiaj tialoj) de la aŭtoro, kio tiom maltrankviligis lin. Estas monotonaj la dekoraj kliŝoj kaj la pejzaĝo posedas biblian stilon. Elstaras rakontoj kiaj "Leyenda tártara", "los amores de Semíramis" kaj "Granada".

La mezepokeca aŭ kavalira poezio estas de tipo rakonta kaj, kun malmultaj esceptoj, centriĝas en Hispanio. La temoj devenas de diversaj fontoj historiaj kaj montras influon de Rivas kaj José Zorrilla, sed malsukcesas en la rakonto de la okazzintaĵoj ĉr estas tro detala kaj monotona.

Lia plej grava verko estas La sílfide del acueducto (Valencio, 1837), de 4,300 versoj, dediĉcita al la junulino de Peralta, kiun li nomigas Leonor. La poemo havas nedubeblan membiografian fonon kun historia etoso kaj rakontas amon de Hormesinda kaj Ricardo, frustritaj de la eniro lia al religio devigita de lia patro. Ŝi sukcesas alveni al lia ĉelo kaj ĝuas el sia amo, sed malkovras ilin la abato, kiu venenigas Hormesinda kaj malliberigas Ricardo, kiu mortiĝas mallibere. Iliaj animoj atingas la Elizeajn Kampojn kaj tie ĝuas la amon kiun la tero neis. La poemo esprimas liajn liberalajn idealojn kaj lian protestojn kontraŭ la religia subpremado.

Li verkis ankaŭ religian poezion sub inspiro de Lamartine kaj la Biblio, sed en ĝi ne estas intimismo: oni kantas la povon kaj grandon de la Kreinto aŭ la pekon kaj la nedankemon de homo kun Dio. Estas poemoj de biblia temaro kaj aliaj celebras epizodojn de la vivo de Kristo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid: Cátedra, 1982 (3.ª ed.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]