Juan Carlos Onganía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Militsaluta Onganía.
La Prezidento de facto Juan Carlos Onganía kun Alejandro Lanusse, estonta prezidento.

Juan Carlos Onganía (Marcos Paz, Argentino, 17-a de marto de 1914Bonaero, 8-a de junio de 1995) estis militisto argentina, kiu plenumis de facto la postenon de Prezidento de Argentino el 1966 al 1970. Li elstaris ĉar estis la dua prezidento de facto kiu pleje daŭris en la povo.

La bluuloj[redakti | redakti fonton]

En 1958, enposteniĝis kiel prezidento Arturo Frondizi (UCRI), kiu siavice estis elpostenigita de nova militista puĉo en 1962. La puĉo tiam montris partikularecon ke la povo estis plenumita de civilulo José María Guido, nomumita prezidento fare de la Suprema Justictribunalo de Argentino samtage post la elpostenigo kaj aresto de Frondizi, svingante tialon de povovakuo. Spite la fakton ke formale Guido posedis la prezidentecon, la vera povo rezidis en la militistaro. Dum lia regado akriĝis la kontraŭstaroj inter du flankoj de la Argentina Armeo, konataj kiel Azules kaj Colorados (bluuloj kaj ruĝuloj), kio foje resultis en armitaj luktoj. La venko de la sektoro "blua" permesis al generalo Juan Carlos Onganía reunuigi la Armeon.

La bluuloj akceptis permesi limigan aliron de peronistestroj, cele normaligi institucie la landon kaj samtempe lukti kontraŭ la grupoj de ekstrema maldekstro; la ruĝuloj, siaflanke, asimilis la peronistan movadon al komunismo, kaj defendis ties elradikigon komplete. Ĉirkaŭ 1962 ĉiu bando luktis por atingi kontrolon super la tuto de la Armeo kaj tiele de la registaro de Argentino.

Post la elpostenigo de Arturo Frondizi la 29-a de marto de 1962, la generalo Juan Carlos Onganía, ĉefo de la bluuloj, decidis ataki aktive la ruĝulojn. La 22-a de septembro samjare, la Aerarmeo bombardadis koncentron de ruĝuloj en San Antonio de Padua kaj ambaŭ partioj luktis ĉe la Placo Konstitucio kaj ĉe la parkoj Ĉakabuko kaj Abejaneda de Bonaero. Fine la estraro de la ruĝuloj kapitulaciis kaj la prezidento José María Guido nomumis la generalon Onganía kiel ĉefkomandanto de la armeo la 23-a de septembro de 1962.

Kiam iĝis prezidento Arturo Umberto Illia, Onganía decidis pasi al duaranga loko. Sed ĉefe post kiam tiu decidis nuligi la malpermeson de la peronismo, li estis elpostenigita pere de puĉo memnomita Revolución Argentina, estrita de la ĉefkomandantoj de la tri Armeoj nome Pascual Ángel Pistarini (Terarmeo), Adolfo Álvarez (Aerarmeo) kaj Benigno Varela (Mararmeo)- kiu nomunis Onganía kiel prezidento la 28-a de junio de 1966.[1]

Prezidento[redakti | redakti fonton]

Onganía nomumis kiel ministro pri ekonomio Adalbert Krieger Vasena, kiu nuligis la ŝtatanigon kaj kontrolon de kapitaloj faritaj de la registaro de Illia, kaj bremsis la inflacion per fiksigo de la salajroj kaj per devalutado de 40% de la stata monunuo. Li dediĉis sin al instigo al publikaj verkoj, kio plutenis la ritmon de la industria agado. La partopreno de la salajroj ĉe la ŝtata rento estis ĉirkaŭ 43% dum la periodo 1967-1969. La eksportado altis, sed la agrikultura sektoro malprofitis pro por la devaluto kaj pro la plialtigo de la procentaĵoj de elpreno pro eksportado kaj pro la nuligo de la ekonomia protektado. Pri laborpolitiko oni malhelpis la realigadon de strikoj.[2]

La murdo de la laŭtgeneralo Pedro Eugenio Aramburu en 1970 finis la regotempon de Onganía ĉe la Plenuma Povo.[3]

La Nokto de la Longaj Bastonoj[redakti | redakti fonton]

Unu monaton post la puĉo, la publikaj universitatoj argentinaj estis ĝistiam organizitaj laŭ la principoj de la universitata reformo, kiu starigis la aŭtonomecon de la politika povo kaj la kunregadon triflankan fare de studentoj, profesoroj kaj gradigitoj.

Eksplodo okazis kiam la 28-a de julio de 1966 studentoj kaj profeosroj manifestacis en la Universitato. La subpremado estis ĉefe perforta en la fakultatoj de sciencioj kaj de beletroj de la Universitato de Bonaero.

La polico plenumis ordonojn subpremadi perfortege. La nomo devenas el longaj bastonoj uzitaj de la policanoj por perforte frapi kaj studentojn, kaj profesorojn kaj gradigitojn kaj universitatajn aŭtoritatojn, kiam oni pasigis ilin tra duobla linio elirantaj el la konstruaĵoj, post estis arestitaj.

Estis arestitaj 400 personoj kaj detruitaj universitataj laboratorioj kaj bibliotekoj. Kiel rezulto de tiu subpremega politiko, centoj da scienculoj kaj enketistoj ekziliĝis, kio konstituis gravan "cerbofuĝon".

Arta cenzuro[redakti | redakti fonton]

La registaro de Onganía malpermesis ekzmep`le la ludadojn de la baleto El mandarín maravilloso de Béla Bartók kaj de La consagración de la primavera de Igor Stravinsky kaj poste la argentinan premieron en la Teatro Colón de la opero de Alberto Ginastera pri romano de Manuel Mujica Láinez, nome Bomarzo, kiu jam estis premierita en Vaŝingtono.[4] La cenzuro etendiĝis al kino per la malpermeso de Blow Up de Michelangelo Antonioni kiu rilatis al verko de Julio Cortázar kaj de teatraj ludoj en la Instituto Di Tella inter aliaj.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En junio de 1969 demiziis la tuta registaro. Okazis strikoj kaj konfliktoj kiaj la Kordobaĵo. Aperis ankaŭ urbaj geriloj kiaj la ERP kaj Montoneros.[5] La rabo kaj murdo de la generalo Pedro Eugenio Aramburu finigis la malfortigon de lia registaro kaj la 8a de junio la 3 komandantoj elpostenigis la generalon bluulan. Li devis rexigni eĉ iom humilige persone en la sidejo de la kuna stabanaro de la Armeo.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El Libro de los Presidentes Argentinos del Siglo XX; de Félix Luna, Monica Deleis, Ricardo De Titto kaj Diego L. Arguindeguy; Editorial: Aguilar; I.S.B.N : 950-511-656-X; 2000
  2. Data del Historiador
  3. Presidencia y Ministros
  4. http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=503275 Bomarzo: de Italia a la calle Florida - lanacion.com 2009.
  5. Primera crisis
  6. El libro de los presidentes argentinos del siglo XX. Mónica Deleis. Aguilar. 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]